Klorida acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Struktura formulo de klorida acido
Modelo de molekulo de klorida acido

Klorida acido estas solvaĵo de hidrogena klorido en akvo. Ĝi estas forta neorganika acido. Ĝia formulo estas HCl.

La saloj de klorida acido estas la kloridoj. Inter ili estas natria klorido, ordinare uzata por spici manĝaĵojn.

La maksimuma solviĝo de hidrogena klorido en akvo estas 42,7 % (laŭ maso: 823 g da HCl en 1.000 g da akvo ĉe 0 °C).

Klorida acido estas aplikata en la kemia industrio. La mondan produktadon oni taksas je 20 milionoj da tunoj jare[1]. Oni ofte komercas 10-%-an acidon, kun flaveta koloro, kiun kaŭzas jonoj de fero.

La stomakoj de homoj kaj multaj bestoj sekrecias kloridan acidon por helpi la digeston.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Chemicals Economics Handbook, SRI International 2001, p. 733.4000A–733.3003F