Klosterneuburg (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Klosterneuburg Stadt (proponita esparantigo: Klostronovburgo (urbo)) konsistas el la kvartaloj Supra Urbo (germane Obere Stadt), Malsupra Urbo (germane Untere Stadt) kaj Saksokvartalo (germane Sachsenviertel). Ĝi estas parto de la komunumo Klosterneuburg, Aŭstrio.

Publika transporto[redakti | redakti fonton]

La lokan publikan transporton prizorgas 4 urbobuslinioj kun la numeroj 201, 202, 203 kaj 204. Komenc- kaj finhaltejo estas Niedermarkt [Nidermarkt], kie eblas ŝanĝi de kaj al rapidfervojo 40 (S 40), regionaj trajnoj kaj regionaj busoj.

Supra Urbo[redakti | redakti fonton]

Tie troviĝas la administrejoj Urbodomo kaj Distrikta Juĝejo, sed ankaŭ la Urbomuzeo kaj lernejoj. La plej konata konstruaĵo estas Abatejo Klostronovburgo (Monaĥejo de Klosterneuburg), sed ekzistas ankaŭ malgranda katolika preĝejo, la iama hospitalakirko S-ta Gerdruda (germane St. Gertrud) kaj preĝejo por protestantoj. En oktobro 2012 estis starigita Pado de Historioj de la Supra Urbo germane Historienpfad — Obere Stadt kiu gvidas al 20 tabuloj kun klarigoj kaj bildoj pri la historio de la Supra Urbo.

Malsupra Urbo[redakti | redakti fonton]

Tio estas la plej malnova kvartalo de Klosterneuburg kaj tial troviĝas tie ankaŭ la plej malnova preĝejo Sankta Marteno (germane St. Martin), de kiu la ĉirkaŭaĵo ricevis la nomon Martenokvartalo (germane Martinsviertel). Ĉe la preĝejo staras la monumento de Leopold Knebelsberger, la komponisto de la Andreo-Hofer-Kanto. La aglo sur monumento estas donaco de la federacia lando Tirolo.

La 11-an de septembro 2009 estis inaŭgurita Pado de Historioj de la Malsupra Urbo germane Historienpfad — Untere Stadt kiu gvidas al 17 tabuloj kun klarigoj kaj bildoj pri la historioj de la Malsupra Urbo.

Saksokvartalo[redakti | redakti fonton]

Situas je la piedo de Kahlenberg (Kalva Monto) rekte antaŭ Vieno. Trans la monto Kahlenberg ekzistas la stratkonekto nomata Altaĵo-ŝoseo, germane Höhenstraße (Hehenstrase). Post la Viena Altaĵo-ŝoseo estis konstruata la Klostronovburga Altaĵo-ŝoseo inter la jaroj 1937 kaj 1940 kaj havas longecon de 4 km.

Famuloj[redakti | redakti fonton]