Klosterneuburger Zeitung

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Domo de la "Klosterneuburger Zeitung" ĝis 2010

Klosterneuburger Zeitung (Klostronovburga Gazeto), antaŭe Die Kleine (La Malgranda), estas semajna magazino por la regiono Neuburg (Novburgo) kaj Wiener Pforte (Viena Pordo). Novburgo signifas la du urbojn: Klosterneuburg (Klostronovburgo) kaj Korneuburg (Grajnnovburgo) en Malsupra Aŭstrio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua numero aperis la 23-an de septembro 1976. Klostronovburga Gazeto estas la gazeto kun la deĵorplejaĝa eldonisto de la mondo (laŭ la germana teksto en Wikipedia, Die Kleine Klosterneuburger Zeitung). Je la 14-a de oktobro 2005 povis profesoro Gustav Adolf Jakob Neumann festi sian 60-jaran jubileon kiel gazeteldoniston. Redaktoro kaj eldonisto Gustav Adolf Jakob Neumann estas jam ekde 1945 eldonisto de gazeto. Ekde 2011 aperis la gazeto nur en interreto http://www.klosterneuburgerzeitung.at/ kaj la lasta numero 1661 la 5-an de januaro 2012 kun la ne ĝusta dato 2011 sur la frontpaĝo. Gustav Adolf Jakob Neumann mortis la 18-an de februaro 2013.

Devizo[redakti | redakti fonton]

Devizo de la eldonisto:

La veron la honoron! La kanajlon la pilorion! La malfortulon la helpon!

Diplomo en la arkivo de la urba komunumo Klostronovburgo

Famaj redaktintoj[redakti | redakti fonton]

Konataj aŭstroj komencis ĉe la gazeto kiel loka raportisto:

En aŭtuno 1989 raportis Klostronovburga Gazeto pri la solena distingo de la titolo Urbo de la Interpopola Kompreniĝo (germane Stadt der Völkerverständigung) al la urba komunumo Klostronovburgo de la Internacia Societo por Interpopola Kompreniĝo (germane Internationale Gesellschaft für Völkerverständigung). La originala diplomo, en germana lingvo, videblas dekstre.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]