Klostro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klostro de la Monto Sankta Mikaelo.

Klostro estas kovrita promenejo ĉirkaŭ interna korto de monaĥejo, katedralo, ks (PIV 2005). Ĝi havas muron ĉe la ekstera flanko kaj kolonaronfenestraron ĉe la interna flanko. Foje oni nomas ankaŭ klostro monaĥejon kun tia promenejo.

Etimologio

La vorto klostro devenas de la latina "claustrum"=fermita ejo).

Enklostrigi signifas enirigi en monaĥ(in)ejon Klostrofobioklaŭstrofobio estas timo de malvasta aŭ ferma spaco.

Arkitekturo

Meze de la klostro troviĝas ofte akvofonto.

Eŭropaj monaĥejoj havas kutime nur unu klostron. En Latin-Ameriko urbomonaĥejoj havas ofte multajn klostrojn. Tiu strukturo spegulas malsimplan, urbecan strukturon de la latinamerika urboklostro.

Kune kun la interna korto, klostroj foje utilis kiel tombejoj.