Klodvigo la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kloviso la 1-a)
Saltu al: navigado, serĉo
La bapto de Klodvigo la 1-a, en Reims (25-a de decembro 496, 498508), estas grava simbolo de la unueco de la nova franka teritorio.

Klodvigo en PIV aŭ Kloviso (traduko de la malnovfranca nomo Clovis, en nuna franca lingvo Louis, germane ChlodwigChlodowech, hispane Clodoveo, angle Clovis) (466-511) estis malnovfranca reĝo. Li fondis la Frankan Imperion (vidu Merovidoj), post la kolapso de Romia Imperio. Li establis sian ĉefurbon en Parizo.

Ni konas la reĝadon de Klodvigo danke al Gregorio de Tours, kiu verkis la libron "Histoire" (Historion), kiu poste estos konata kiel Historio de la Frankoj.

Oni ne bone konas la kronologion de la reĝado de Klodvigo. Ĉio, kion ni scias, havas sian fonton en la libro de Gregorio de Tours (Historio, libro II), kiu mencias la eventojn je serioj de 5 jaroj. Ili estas svagaj rememoraĵoj de la romanaj quinquennaliælustræ. Laŭ tiu aŭtoro: milito de Syagrius post 5 jaroj, 15 por la milito kontraŭ la Alemanoj, 5 jaroj antaŭ lia morto por la milito kontraŭ Alariko la 2-a. Oni povas malakcepti tiujn dispartigojn de la reĝado, ĉar ili povas ŝajni simpligoj, sed la modernaj esploroj ne kontraŭargumentis.

Hodiaŭ la kronologio de la reĝado de Klodvigo estas tiu-ĉi.

Li unuigis la regnon ankaŭ per sia konvertiĝo al kristanismo, sekve de influo de la episkopo de Reims sankta Remiĝo. Tio markas la estontan aliancon inter la trono kaj la Eklezio.

Ĉildeberto la 1-a (naskiĝis en 497 en Reims, mortis la 13-an de decembro 558 en Parizo) estis franka reĝo, unu el la kvar filoj de Klodvigo la 1-a.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]