Klubo de Esperanto-Amikoj en Svitavy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Klubo de Esperanto-Amikoj en Svitavy estas esperanto-klubo en Svitavy (Ĉeĥio).

Historio de Esperanto en Svitavy[redakti | redakti fonton]

Jam en 1933 okazis la unua kurso de Esperanta en Svitavy (Ĉeĥio) kaj ekde tiu tempo datiĝas la aktivado de lokaj esperantistoj. Ĝi estis vere riĉa, laŭ la konservitaj dokumentoj. En la rondeto kunlaboris germanaj esperantistoj kun la ĉeĥaj, ne ekzistis tie la etnaj diferencoj. Svitavy estis tiutempe germanetna urbo. Vivis en ĝi nur ĉeĥa minoritato. La agado de esperantistoj finiĝis en 1938 ankoraŭ antaŭ eksplodo de la 2-a mondmilito, kiam esperantistoj kaj Esperanto komencis esti persekutataj de naziismo.

La unuan Esperanto-kurson en la postmilita tempo realigis en 1949 sinjoro Linhart Rýznar kaj ekde tiu dato daŭras la plua ekzistado de Esperanto en Svitavy. En 1962 ili komencis kunlabori kun esperantistoj en Česká Třebová. Komencis estis aranĝataj komunaj renkontiĝoj kun interesa programo. En 1963 la renkontiĝoj disvastiĝis al Litomyšl, en 1965 al Polička kaj en postaj jaroj ankoraŭ al Žamberk kaj Lanškroun. Ĉiu el tiuj rondetoj unufoje en jaro aranĝis renkontiĝon, en kiu kunvenis esperantistoj ne nur el tiuj rondetoj, sed ankaŭ el Šumperk, Brno kaj pluaj lokoj. En 1979 s-ro Rýznar transdonis gvidadon de la rondeto al nove elektita s-ino Marie Minárová, kiu daŭrigis la agadon.

Reprezentantoj el Svitavy partoprenis Universalajn Kongresojn en Budapeŝto, Varsovio, Vieno, Prago, Montpeliero kaj en Berlino. La rondeton vizitis eksterlandaj gastoj el Finnlando, Togolando, Brazilo kaj plej ofte el Germanio.

Ĉeĥa Esperanto-Asocio aranĝas unufoje en jaro la tutregnan konferencon kaj foje post 3 jaroj asocian kongreson. Ankaŭ la klubo el Svitavy sendas regule sian reprezentanton. En 2002 dum kongreso de ĈEA en Prago estis elektita por la asocia komitato la klubanino Inĝeniero Libuše Dvořáková.

En 2003 la klubo festis 70-an datrevenon de Esperanto en Svitavy. Ĉe tiu okazo en la urba parketo estis plantita Esperanto-arbo - fago ruĝfolia. Supervidon de ĝia agado montris ekspozicio en Blanka domo, kiu tie daŭris 4 monatojn. La loka kablotelevido prilaboris mallongan dokumenton pri ĉi tiu festado kaj pri historio de la loka movado. Venis 63 partoprenantoj el la tuta respubliko.

En la jaroj 1996 – 1999 kaj en la jaroj 2004 – 2005 okazis instruado de Esperanto en la 6-a kaj 5-a elementaj lernejoj en Svitavy. Dum tiuj kursoj la klubo organizis 4 infanajn renkontiĝojn. La lasta realiĝis je la 21-a de majo de 2005, al kiu kunvenis en Svitavy 40 partoprenantoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]