Kmeťovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kmeťovo, hungare Gyarak estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky. La slovaka historia nomo estis Đarak.

Kmeťovo situas en la 4-a regiono
Kmeťovo situas en la bluigita distrikto

Situo

La vilaĝo situas en valo, laŭ dekstra bordo de Žitava, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Šurany-Zlaté Moravce. Nové Zámky troviĝas 23 km-ojn for.

Historio

La vilaĝo estis loĝata antaŭ la historio. En 896 hungaraj triboj alvenis, kiuj fondis reĝlandon en 1000. La unua mencio pri la loko devenis el 1214 en formo "Gyrok". Ekde 1295 la kampoj apartenis al ĉefepiskopejo de Esztergom. La turkoj rabis kaj detruis en la vilaĝo en 1533 kaj 1573. Poste la vilaĝo translokiĝis al la dekstra riverobordo. En 1910 loĝis tie 704 da homoj (slovakoj en majoritato 95%, hungaroj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al la distrikto de Nové Zámky. Poste la vilaĝo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Ĥolero okazis en 1927. Inter 1938-1945 la vilaĝo retiriĝis al Hungario. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj regionoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 1948 oni nomumis la vilaĝon pri sciencisto Andrej Kmeť. En 1950 kolĥozo formiĝis. En 1961 kulturdomo konstruiĝis. En 2001 loĝis tie 958 da homoj (954 slovakoj).

Vidindaĵo