Kmera imperio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kmera imperio estis granda reĝlando en la mezepoko, sur la teritorio de la hodiaŭa Kamboĝo, inter la 9-a kaj 15-a jarcentoj. Ĝi ofte regis aŭ vazaligis la teritoriojn de la hodiaŭa Laoso, Tajlando kaj Vjetnamio.

Oni datas ties historion tradicie ekde 802, kiam Ĝajavarman la 2-a deklaris, ke alprenas la titolon "Ĉakravartim" kaj tiel deklaris sendependecon de la teritorioj sub sia regno disde la pli norde situanta reĝlando Ĉenla.

La plej fama heredaĵo de la Kmera imperio estas Angkor Vat, kiu estis dum ora epoko de la imperio la ĉefurbo de la kmeroj. Angkor portas la signojn de riĉeco, potenco ŝanĝiĝinta religieco de la imperio. En la imperio estis oficiala religio la hinduismo, la mahajana budhismo, kaj en la 13-a jarcento la teravada budhismo el Srilanko.

El la epoko posrestis nur ŝton-ĉizitaj skribaĵoj. La ĉiutagan vivon en la imperio konas ni nur el tiuj, el bildoj sur la temploj kaj el notoj de ĉinaj diplomatoj, komercistoj kaj vojaĝintoj.

Ekde la 14-a jarcento, la imperion atingis fortiĝantaj atakoj fare de la tajlanda reĝlando Ajutthaja. En 1431, oni konkeris Angkor-on. Partoj de la Kmera imperis postvivis kelkajn jardekojn, la lasta konata kmera reganto estis Ponhea Jat (ĝis 1462). La urbon Angkor laŭpaŝe forlasis la loĝantoj.

Ŝablono:LigoLeginda