Knaranaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Knaranaso
maskla knaranaso kun ina malantaŭe
maskla knaranaso kun ina malantaŭe
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anaso Anas
Specio: A. strepera
Anas strepera
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Knaranaso (Anas strepera) estas birdo el la anasedoj kaj de ties tipa genro "Anas".

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Masklo
En Kalkato; klare videblas la blankaj speguletoj
Paro en Seattle
Junulo en la Provinca Parko Quetico, Ontario

La Knaranaso longas averaĝe ĉ. 50 cm, sed ankaŭ 46–56 cm, kun enverguro de 78–90 cm,[1] iom pli malgranda, svelta ol Platbeka anaso: ili ofte aperas kune. Ĝia frunto altiĝas krute; la flugilspegulo kaj de masklo kaj de femalo estas blanka kun nigra bordo eksteren, sed tio videblas nur dum flugado.

La reprodukta virbirdo estas griza, lia malantaŭo nigra kaj la flugilkovriloj estas kaŝtanbrunaj. Lia blanka ventro tre diferencas dum flugo el la nigraj vostoplumoj. La beko estas griza, la kruro estas oranĝflava. La blanka speguleto videblas eĉ ripoze.[2] Somerfine (eklipsa plumaro), la virbirdo similas al la inbirdo, sed la kaŝtanbrunaj flugilplumoj restas kaj li estas kutime pli griza supre kaj havas malpli da oranĝeca koloro en la beko.[3]

La femalo estas helbruna kaj similas al inbirdoj ĉu de la Platbeka anaso ĉu de la Pintvostanaso, sed ŝi estas malpli granda kaj havas malpli longan voston, blankajn flugilspegulon kaj ventron kaj oranĝflavan makulon apudbeke.[2]

Ambaŭ seksoj suferas du plumoŝanĝojn jare, sekve al junula plumoŝanĝado.[1]

La masklo estas iom pli granda ol la ino nome li pezas 990 g kontraŭ ŝiaj 850 g.[3]

La Knaranaso estas tre silentema anaso, escepte dum la pariĝada memmontrado. Inoj elsendas alvokon similan al kvakado de ino de Platbeka anaso, sed pli altatona, foje transkribita kiel gag-ag-ag-ag. Maskloj elsendas gruntadon, transkribita kiel nhek, kaj fajfon.[3]

Masklo

Distribuado[redakti | redakti fonton]

La Knaranaso reproduktiĝas en la nordaj areoj de Eŭropo kaj Azio, kaj centra Nordameriko. En Nordameriko ties reprodukta teritorio kuŝas laŭlonge de la rivero Sankt-Laŭrenco, tra la Grandaj Lagoj, Alberto, Saskaĉevano, la Dakotoj, suden al Kansaso, okcidenten al Kalifornio, kaj laŭlonge de marborda Pacifiko en Kanado kaj suda marborda Alasko.[1][2] La teritorio de tiu birdo ŝajne etendas al orienta Nordameriko. Tiu membro de la grupo de la plaŭdanasoj estas tre migranta, kaj vintras pli sude ol sia reprodukta teritorio, el marborda Alasko, suden al Centrameriko, kaj orienten al Idaho, Kansaso, Ohio, Virginio, kaj pli suden al Centrameriko.[1][2] En aliaj kontinentoj observeblas vintre en Italio, Iberio, Balkanio kaj eĉ ĝis Barato. Ili atingas ankaŭ oriente de Ĉinio kaj Japanio.

Ties konservostatuso estas Malplej Zorgiga.[4]

En Britio, la Knaranaso estas malabunde reproduktanta birdo kaj vintra vizitanto, kvankam ties populacio pliiĝis ĵusajn jarojn. Plej verŝajne ties etendo parte rilatas al enmetado, ĉefe en Anglion, kaj parte al koloniigo en Britio, ĉar kontinentaj birdoj restas por reproduktiĝi en Skotio. Ĝi estis registrita ĉe la Rivero Avon en Hampshire. En Irlando malgranda reprodukta populacio ĵus setlis, centre en Wexford en la sudo kaj en Lough Neagh en la nordo.[5]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Paro manĝanta subsurface en Kalkato

La Knaranaso estas birdo de malfermaj humidejoj, kiaj preriojstepaj lagoj, humidaj herbejoj aŭ marĉoj kun densa borda vegetaĵaro, kaj kutime manĝas per plaŭdado plantomaterialon havante kapon submerĝita. Ili povas manĝi ankaŭ malgrandajn helikojn kaj vermojn.

Ili nestumas surgrunde, ofte je ioma distanco el akvo. La ino demetas 8 al 12 ovojn rozkolorecajn, 50-60 x 34-43 mm grandajn, kiuj estos kovataj nur de ŝi dum 26 al 28 tagoj. Okazas unusola ovodemetado jare, inter majo kaj aŭgusto.

Ĝi ne estas tiom gregemaj kiom ĉe kelkaj plaŭdanasoj for de la reprodukta sezono kaj tendencas formi nur malgrandajn arojn. Temas pri tre silentema specio; la masklo havas akran fajfadon, dum la ino havas kvakadon similan al tiu de la Platbeka anaso. Junuloj manĝas ĉefe insektojn dekomence; plenkreskuloj manĝas ankaŭ kelkajn moluskojn kaj insektojn dum la reprodukta sezono. La Knaranaso estas unu el la specioj al kiuj aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).

Ĝi flugas kiel Platbeka anaso, sed ties flugiloj estas pli pintaj.

Ĝi vivas en lokoj simile al Platbeka anaso. Ĝi aperas ĉe marbordo nur malofte.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Tiu holarkta specio estis unuafoje priskribata de Linnaeus en sia verko Systema naturae de 1758 laŭ sia nuna scienca nomo.[6]

La plej proksima parenco de la Knaranaso ene de la genro Anas estas la Falĉilanaso, sekve de la fajfanasoj.[7]

Estas du subspecioj, kvankam unu estas jam formortinta:

  • A. strepera strepera, Komuna knaranaso, la nomiga subspecio.[8]
  • A. strepera couesi, Knaranaso de Coues aŭ Knaranaso de insulo Washington, formortinta ĉirkaŭ 1874, estis lokigita en Tabuaeran.[8]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Floyd, 2008.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Dunn kaj Alderfer, 2006.
  3. 3,0 3,1 3,2 Madge and Burn, 1988, pp. 200–202
  4. "IUCN"
  5. Irish Birds, volumo 9, 2010, paĝo 68.
  6. Linnaeus, 1758, p. 125
  7. Johnson kaj Sorenson, 1999
  8. 8,0 8,1 Clements, 2007.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Citita bibliografio[redakti | redakti fonton]

"", gazeto : Forktail, volumo : 15

Johnson, Kevin P.; Sorenson, Michael D. . "Phylogeny and biogeography of dabbling ducks (genus: Anas): A comparison of molecular and morphological evidence", gazeto : The Auk, volumo : 116, numero : 3, paĝoj : 792–805 (PDF)

  • (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata. Latin. Holmiae. (Laurentii Salvii). "A. macula alarum rufa nigra alba." 
  • (1988) Wildfowl: An Identification Guide to the Ducks, Geese and Swans of the World. Christopher Helm, 222–224. ISBN 0-7470-2201-1. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj