Kneecap (bando)
| Kneecap | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| muzika grupo | |||||
| Komenco | 2017 vd | ||||
| Landoj | Irlando vd | ||||
| Ideologio | |||||
| Lingvoj | |||||
| |||||
| Retejo | Oficiala retejo | ||||
Kneecap estas trio de hiphopo el Nord-Irlando kies kantoj ankaŭ konsistas el tekstmiksaĵoj en la angla kaj la irlanda kun irlandaj respublikaj temoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]En majo 2017, la tago antaŭ la marŝo por la leĝo pri la irlanda lingvo en Belfasto, Nord-Irlando, Naoise Ó Cairealláin, membro de la bando, kaj amiko pentras kun sprajilo la vorton «cearta» (rajtoj) je haltejo de buso. La amiko estis arestita de la polico sed li mem sukcesis eskapi. En la policejo, la junulo parolas sole la irlandan, malakceptante uzi la anglan kiel signo de protesto. Tiu sperto servis kiel inspiro por la unua unuopaĵo de Kneecap, C.E.A.R.T.A.
La 25-an de junio 2018 aperis la unua albumo de Kneecap (3CAG). La albumo estis priskribita kiel "nerezistebla kolekto de raŭka hiphopo kunfandante irlandan kaj anglan muzikon kun sento de humuro."[1]
Identeco
[redakti | redakti fonton]La brita ĵurnalo The Guardian menciis ke la unuaj verkoj de Kneecap fokusas pri la gaela identeco kaj ties kunfando kun la kulturo de Belfasto[2].
Politikaj opinioj
[redakti | redakti fonton]Irlanda lingvo kaj respublikismo
[redakti | redakti fonton]La plej grava ideologio de Kneecap estas la irlanda respublikismo kiu rekomendas la reunuiĝon de Irlando kontraŭstarante la britan dominadon en Nord-Irlando. Ilia muziko interpretita en la gaela irlanda, promocias la uzon de tiu lingvo kiel ilo de rezisto. Kneecap kombinas politikajn komentojn kaj sociajn temojn kaj tuŝas ofte temojn kiel la dependeco kaj la mensa sano.
Por-palestinaj pozicioj
[redakti | redakti fonton]En 2020, Kneecap publike subtenis sendependan Palestinon montrante palestinajn flagojn dum koncertoj de la trio kaj engaĝante sin por bojkoti la ŝtaton de Israelo. La irlandaj muzikistoj profitas de ilia populareco kolektante monon por financi sporthalon en la tendumejo Aida por palestinaj rifuĝintoj kiu aspektas kiel ordinara kvartalo kun bluaj ŝildoj de UNWRA, situanta 2 kilometrojn norde de Bet-Leĥem kaj 1 kilometron norde de Beit Jala en Cisjordanio. Rilate al ilia por-palestina starpunkto Kneecap estis en 2025 kaj en Usono kaj en Eŭropo diversloke celobjekto de politika subpremo kaj provo de cenzuro kaj malprogramado[3]. Ĉar la irlanda popolo estis mem subpremata popolo dum jarcentoj fare de britoj, ili malkaŝe subtenas aliajn subpremitajn popolojn ie ajn en la mondo, laŭ deklaro de Kneecap en la festivalo Pukkelpop en Belgio en kiu artistoj rajtas uzi sian scenejon por disvastigi mesaĝon, kondiĉe ke ĝi estas farita respekteme kaj ke nenio kontraŭas la normojn kaj valorojn de tiu festivalo[4].
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi artikolo estas tuta aŭ parta traduko de la samnoma artikolo en la franca vikipedio, listo de kontribuantoj.
- ↑ (en) Chris Sneddon, Kneecap - Fine Art album review, The Skinny, la 12-an de junio 2024. Alirita la 30-an de januaro 2025.
- ↑ (en) Rory Carroll, How Northern Irish rap trio Kneecap rose to fame by subverting the Troubles, The Guardian, la 14-an de aŭgusto 2024. Alirita la 21-an de novembro 2024.
- ↑ (fr) Zacharie Grimal, Massive Attack, Pulp, Fontaines D.C. : plus de 40 artistes défendent Kneecap et la liberté d’expression. Les Inrockuptibles, la 2-an de majo 2025. Alirita la 25-an de majo 2025.
- ↑ (nl) Kirsten Sokol, Sneer naar Belgische regering en Israëlische premier Netanyahu: dit was Kneecap op Pukkelpop, VRT Nws, la 16-an de aŭgusto 2025.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Kneecap - Amach Anocht, YouTube

