Kneset

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj: 31° 46′ 36″ N 35° 12′ 19″ O / 31.77667 °N, 35.20528 °O / 31.77667; 35.20528 (mapo)

Kneset

La Kneset (hebree כנסת, kiu signifas "asembleo"), estas la parlamento de Israelo. Estante la leĝdona instanco de la registaro, Kneset eldonas leĝojn, kontrolas laboron de la registaro, kaj havas la povon eksigi la prezidenton de la ŝtato, la Komptroleron (?), kaj la ĉefministron.

La leĝoj eldonitaj de la Kneset nepre ne konfliktas al la baza leĝaro, kiu konsistigas la efektivan konstitucion de la lando; tamen, ĝi ankaŭ rajtas aprobi novajn bazajn leĝojn.

Ĝi havas 120 membrojn, kiuj estas elektitaj per proporcia balotado laŭ partio je periodoj de kvar jaroj.

Knesetanoj havas vastajn leĝajn imunojn pri polica enketo, malliberigo, libera movado tra la teritorio de la ŝtato, kaj leĝaj procesoj pri agoj faritaj laŭ siaj devoj kiel parlamentano. Membroj ankaŭ nepre devas eviti fiuzadon de ĉi tiu imuno, konflikto de bezonoj, ktp, tiun malobeon pritraktas la Etika Komitato de la Kneset.

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ