Knut (blanka urso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri fama kaj populara sed ne plu vivanta individuo de blanka urso. Por nomo "Knut" rigardu la paĝon Knut (antaŭnomo).
Knut je la 24-a de marto 2007

Knut estis fama kaj populara blanka ursido, kiu naskiĝis la 5-an de decembro 2006 kaj mortis la 19-an de Marto 2011[1] en la Bestoĝardeno de Berlino. Post iom da tempo li fariĝis objekto de internacia populareco kaj polemiko. Kune kun sia frato, Knut estis malakceptita de sia patrino Tosca je sia naskiĝo, kaj estis do kreskigata de bestoĝarden-laboristoj.

Knut estas la unua blanka urso naskiĝinta en la Bestĝardeno de Berlino depost pli ol tridek jaroj. Tosca, eksa cirkbesto, malakceptis siajn du idojn. La frato de Knut mortis kvar tagojn poste, kaj Knut estis apartigita de sia patrino fare de la laboristoj de la bestoĝardeno. La unuajn 44 tagojn de sia vivo travivis la ursido en kovilo.

Knut estis prezentita al la publiko la 23-an de marto 2007. La germana ministro pri medio, Sigmar Gabriel, deklaris Knuton simbolo de konferenco pri endanĝeritaj specioj okazinta en Bonn en 2008.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]