Knuto la Granda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Knuto la Granda
Reĝo de Danio, Norvegio kaj Anglio
Cnut.jpg
Devena nomo Knud II den Store
Naskiĝo cca 985
en Danio
Morto 12-an de novembro 1035
en Shaftesbury, Dorset, Anglio
Tombo katedralo de Winchester
Idaro Sven Knutson, Haroldo la 1-a, Hardakanuto, Gunhilda de Danio
Patro Sven Forkbarba
Patrino Swiatoslawa de Pollando
Reĝo de Anglio
Regado 1016-1035
Antaŭulo Edmundo la 2-a
Sekvanto Harold Harefoot
v  d  r
Information icon.svg
Arĝenta monero pregita por Knuto la Granda
Kanuto (dekstre) batalas kontraŭ Edmundo Ironside

Knuto (aŭ Kanuto), nomata la Granda (angle Canute the GreatCnut the Great, dane Knud II den Store, norvege Knut den mektige; naskita ĉirkaŭ 995, mortinta la 12-an de novembro 1035 en Shaftesbury, Dorset, Anglio) estis reĝo de Anglio "Knuto la 1-a" ekde 1016, reĝo de Danio "Knuto la 2-a" ekde 1018 kaj reĝo de Norvegio ekde 1028, kaj plue guberniestro de Ŝlesvigo kaj Pomerio.

Familio kaj Frua Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Sven Forkbarba kaj ties unua edzino Gunhild (alinome Swiatoslawa de Pollando, filino de Mjeŝko la 1-a). Kiam lia patro invadis Anglion en 1003, li eble akompanis lin. Tamen restas neniuj certaj informoj pri lia frua vivo.

Inter 1004 kaj 1016 Kanuto edziĝis al Aelfgifu de Northampton.

En 1013 li partoprenis pluan invadon de Anglio far de sia patro, kiu rapide venkis la anglojn, kaj konfidis sian mararmeon al Knuto. En februaro 1014 Sven subite mortis, kaj la anloj invitis la ekzilitan Ethelred la Malpreta reveni al la regno. Knut fuĝis al Danlando, sed antaŭ ol eliri de Anglio la vikingoj alteriĝis ĉe Sandwich, Kent, kie ili mutilis anglajn ostaĝojn. Knuto preparis novan, pli grandan invadon.

Konkero de Anglio[redakti | redakti fonton]

Dum la somero de 1015 Knuto velis al Anglio kun ĉirkaŭ dek mil vikingoj kaj alianculoj en ĉirkaŭ ducent ŝipoj. Li disrabis Wessex. Nobelo de Mercia, Eadric Streona, kun kvardek ŝipoj, aliĝis al Knuto, kiu kaptis la plejparton de Wessex kaj poste Northumbria, kies grafo Uhtred la Kuraĝa forestis en Mercia kaj petis pacakordon. (Post ribelo en 1016, Knuto ekzekutis Uhtred kaj konfidis Northumbria al Eriko Hakonarson.) Knuto nun regis la plejparton de Anglio.

Ethelred kaj sia filo Edmundo Ironside preparis defendi Londonon sed Ethelred mortis la 23-an de aprilo 1016. La angloj elektis Edmundon Ironside kiel reĝo, sed Knuto sieĝis lin en Londono. Edmundo iris al Wessex, kie li kunigis armeon. La danoj postkuris lin sed li haltigis ilian antaŭenpuŝon, poste forpelis ilin de Londono (kiun ili denove sieĝis), kaj plurajn fojojn venkis ilin. Tamen la 18-an de oktobro okazis la decida batalo ĉe Ashingdon en Essex, kie Edmundo tute malvenkis. Sekvis akordo per kiu Edmundo retenis Wessex kaj Kanuto regis Anglion norde de la Tamizo, kaj kiam unu el ili mortos, la alia heredos la landon. Edmundo mortis la 30-an de novembro, eble pro naturaj kialoj, eble pro murdo.

Reĝo de Anglio[redakti | redakti fonton]

En julio 1017 Knuto denove edziĝis al Emma de Normandio, la vidvino de Ethelred, malgraŭ ke lia unua edzino ankoraŭ vivis. Tiel li plifortigis sian pretendon al la angla trono.

Li dividis la regnon en kvar grandajn graflandojn: Wessex, kiun unue li mem retenis antaŭ ol konfidi ĝin al Godvino; Mercia, kiun li unue konfidis al Eadric Streona, sed dum kristnasko, suspektante perfidon, li mortigis lin; East Anglia; kaj Northumbria, kiun Eriko Hakonarson regis.

En 1018 Knuto igis la anglojn pagi £82,500 kiel impostoj, el kiu la londonanoj pagis £10,500. Tiun jaron Knuto permesis ke la vikingoj revenus al siaj bienoj en Skandinavio, kaj pagis al ili £72,000.

Sub Knuto Anglio ĝuis pacon, kaj li favoris la eklezion. Li pagis la restaŭron de multaj ekleziaj konstruaĵoj detruitaj aŭ difektitaj de la vikingoj, kaj donis al la eklezio gravajn privilegiojn kaj donacojn.

Skandinavio[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Sveno Forkbarba, Harald, frato de Knuto, heredis Danlandon, sed post lia morto en 1018 Knuto velis al tiu lando kaj iĝis reĝo. En 1020 li revenis al Anglio, sed Olaf la 2-a (Norvegio) atakis Danlandon kaj sekvis ribelo tie. En 1026 Knuto venkis siajn malamikojn kaj ekregis tutan Skandinavion.

En 1030 Kanuto sendis Aelfgifu de Northampton kaj sian filon Svein al Norvegio kiel regantoj de tiu lando, sed ili estis ege malmildaj kaj postulis pezajn impostojn. La popolo ribelis kaj forpelis ilin en 1034 aŭ 1035. Svein mortis en Danlando pro vundoj, kaj Magnus la 1-a iĝis reĝo de Norvegio.

Vojaĝo al Romo[redakti | redakti fonton]

En 1027 Knuto vojaĝis al Romo por ĉeesti la kronadon de la sankta romia imperiestro Konrado la 2-a kaj por penti pri siaj pekoj. En Romo li altiris la favoron de la papo kaj Konrado, kaj tio plifortigis lian pozicion kiel reganto de granda imperio en norda Eŭropo.

Morto[redakti | redakti fonton]

Knuto mortis la 12-an de novembro 1235 ĉe Shaftesbury, Dorset, Anglio. Ili entombigis lin en Winchester. Kiam la normandoj rekonstruis la katedralon de Winchester, ili reentombigis tie la restaĵojn de Knuto, Emma de Normandio kaj Hardakanuto.

Post lia morto Harold Harefoot iĝis reĝo de Anglio, kaj Hardakanuto, reĝo de Danlando.

Idoj[redakti | redakti fonton]

Idoj de Knuto kun Aelfgifu de Northampton:

  • Svein (ĉ.1016-ĉ.1036)
  • Harold Harefoot (ĉ. 1015-1040), kiu estis reĝo de Anglio ekde 1035

Idoj de Knuto kaj Emma de Normandio:

  • Hardakanuto (1018-1042) kiu estis reĝo de Danlando ekde 1035, kaj de Anglio ekde 1040
  • Gunhild de Danio (ĉ.1020-la 18-an de julio 1038), kiu edziĝis, ok monatojn post la morto de sia patro, al Henriko la 3-a de la Sankta Romia Imperio, filo de Konrado la 2-a.
Antaŭe: Reĝo de Danio Poste: National Coat of arms of Denmark.svg
Harald la 2-a 1018–1035 Hardakanuto
Antaŭe: Reĝo de Norvegio Poste: Norway coa.png
Olavo la Sankta 1028–1035
kun Hákon Eiríksson (1028–1029)

Sveinn Alfífuson (1030–1035)

Magnus la Bona
Antaŭe: Reĝo de Anglio Poste: Royal Arms of England (1198-1340).svg
Edmund Ironside 1016–1035 Harold Harefoot