Koĉi (Barato)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koĉi
Metropolo, havenurbo kaj universitata urbo
Mozaiko pri Koĉi
Lando Barato
Ŝtato Keralo
Situo Koĉi
 - alteco 0- m s. m.
 - koordinatoj 09° 58′ 00″ N 76° 16′ 00″ O / 9.96667 °N, 76.26667 °O / 9.96667; 76.26667 (mapo)
Areo 95 km² (9 500 ha)
Loĝantaro 601 574 (2011)
Horzono UTC + 5:30
Poŝtkodo 682 0xx
Telefona antaŭkodo 484
Aŭtokodoj KL-7
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Vikimedia Komunejo: Kochi, Kerala
Retpaĝo: cochinmunicipalcorporation.kerala.gov.in
Portalo pri Barato

Map

Koĉi (കൊച്ചി) estas metropolo, grava havenurbo kaj universitata urbo en Barato, en la subŝtato Keralo. Dum la kolonia erao ĝi nomiĝis Cochin.

Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 677 381 loĝantoj sur areo de 94,88 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 7 139 loĝantoj/km².

Malriĉegaj loĝejoj apud riĉaj konstruaĵoj en Koĉi.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Koĉi etendiĝas en la suda parto de la lando laŭ la Araba Maro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Koĉi estis la centro de hinda spicokomerco dum multaj jarcentoj. La grekoj, romianoj, judoj, araboj kaj ĉinoj komercadis jam ekde la antikvaj tempoj. La plej frua skriba mencio okazis en ĉina dokumento en la 15-a jarcento. En 1500 la alvenintaj portugaloj fondis komercejon kaj konstruis fortikaĵon. La portugaloj regis ĝis 1663, poste nederlandanoj alvenis, baldaŭ poste britoj ekde 1814.

Katedralo Sankta Kruco

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Koĉi havas internacian flughavenon, havenon, aŭtovojojn kaj 2 stacidomojn. En la urbo aŭtobusoj kaj aŭtorikiŝoj liveras la pasaĝerojn.

La Metroo de Koĉi estis malfermita la 17-an de junio 2017.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Koĉi havas tropikan klimaton kun musono. La averaĝa temperaturo varias inter 23-31 °C. Jare pluvas 3228 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter majo-oktobro.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • romkatolika preĝejo de Sankta Francisko el 1503 kaj multaj pliaj religiaj konstruaĵoj de plej diversaj kredoj.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]