Koatlikue

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

KoatlikueCoatlicue, el (naŭatla) Koatlikue [|koːaːˈtɬíːkʷe] cōātlicuē, kiu havas serpentaj jupon, el cōātl, serpento; ī-, ŝia; cuē(itl), jupo; -eh, kiu havas, en la azteka mitologio estas la diino de la fekundeco, patronino de la vivo kaj de la morto, gvidistino de la renesanco, la patrino naskanta de Huitzilopochtli, tiu diino ricevis ankaŭ la nomojn Tonāntzin 'nia (to-) patrino (nān-) venerata (-tzin) kaj Teteōīnān 'patrino (nān-) de la diinoj (teteō-)', kaj ŝi estis venerata tiel kiel la patrino de los dioj. Inter aliaj atributoj, ŝi estis reprezentata kiel virino vestanta jupon el serpentoj. Ŝi havas falintajn mamojn, kiuj simbolas la fekundecon kaj kolringon el manoj kaj homaj koroj kiuj estis elŝiritaj el la viktimoj de ŝiaj hombuĉadoj. Lia edzo estis Mixcoatl.

Koatlikue, patrina diino, estas klara ekzemplo de la dueco sur kiu la antaŭkolumba kosmogonio ŝajne baziĝas, nome la esenca rilato inter vivo kaj morto, nome du flankoj de la sama koncepto. La reprezento plej konata de Koatlikue kiu aperas en la supra bildo, troviĝas en la Nacia Muzeo de Antropologio de Meksikurbo. Ŝi montriĝas kun la karaktera serpentojupo, sed tamen videblas serpentoj tra la tuta monumento eĉ anstataŭante partojn de la anatomio. La kapo estas anstataŭata pere de du serpentoj kiuj troviĝas, simbolo de la dueco kiu kreante sin komencigis la tutan universon; alia referenco estas la maskitaj artikoj (kun vizaĝoj). En la bazo, ekster la vidkapablo de la vizitanto estas Tlaltekuhtli, subtenante du kraniojn en la plandoj de la kalkanoj de la diino.

Mito[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Huicilopoĉtli.

Koatlikue estis patrino de la [Centzon Huitznáhuac] kvarcent surianoj, nome dioj de la sudaj steloj, same kiel de la diino Kojolksauhki, kiu regis siajn fratojn. Ŝi loĝis sur la monteto Koatepek, kie pentis; ŝi zorgis pri balaado. Iam, dum ŝi balais, falis el la ĉielo belan plumaron, kiun ŝi kolektis kaj metis en sian sinon. Kiam ŝi finbalais, ŝi serĉis la konservitan plumaron, sed ŝi ne trovis ĝin. En tiu momento, ŝi gravediĝis por la dio Huicilopoĉtli. Tiu mistera gravedigo ofendis siajn aliajn kvarcent filojn (la "Centzon Huitznáhuac") kiuj, instigitaj de sia fratino Kojolksauhki, decidis mortigi sian senhonorigitan patrinon.

Sed Huicilopoĉtli naskiĝis komplete armita kaj neniigis siajn stelajn gefratojn. Li fortranĉis la kapon de sia fratino Kojolksauhki kaj ĵetis ĝin al la ĉielo kie ĝi iĝis la Luno dum la disŝirita korpo falis ĝis la bazo de la monteto. Tiu rakonto restis reprezentata en la Plejgranda Templo de la ceremoniejaro de Tenoĉtitlano. La granda piramido kronita per la templo de Huicilopoĉtli reprezentis la Koatepek (ĉirkaŭita de serpentokapoj el ŝtono), kaj je ties bazo kuŝis la monolito de la Kojolksauhki disirita. La homaj oferbuĉadoj okazis sur la pinto de la piramido kaj referencis al la antikva mito ĉar la korpoj de las viktimoj devis ruli malsupren same kiel la korpo de la diino Kojolksauhki.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Matos Moctezuma, Eudardo (2010), «Pirámides como centro del universo», en Arqueología Mexicana, XVII(101).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Carbonell, Ana María. "From Llorona to Gritona: Coatlicue in Feminist Tales by Viramontes and Cisneros." MELUS 24(2) Summer 1999:53-74
  • Cisneros, Sandra. "It occurs to me I am the creative/destructive goddess Coatlicue." The Massachusetts Review 36(4):599. Winter 1995.
  • Klein, Cecelia F. "A New Interpretation of the Aztec Statue Called Coatlicue, 'Snakes Her Skirt,'" Ethnohistory 55(2):229-250. 2008
  • De León, Ann. "Coatlicue or How to Write the Dismembered Body." ' 'MLN Hispanic Notes Volume 125, Number 2: 259-286 March 2010.
  • Dorsfuhrer, C. "Quetzalcoatl and Coatlicue in Mexican Mythology." Cuadernos Hispanoamericanos (449):6–28 November 1987.
  • Fernández, Justino. Coatlicue. Estética del arte indígena antiguo. Centro de Estudios Filosóficos, UNAM, México, 1954.
  • Granziera, Patrizia. "From Coatlicue to Guadalupe: The Image of the Great Mother in México." Studies in World Christianity 10(2):250-273. 2005.
  • León y Gama, Antonio de. Descripción histórica y cronológica de las dos piedras: que con ocasión del empedrado que se está formando en la plaza Principal de México, se hallaron en ella el año de 1790. Impr. de F. de Zúñiga y Ontiveros, 1792; reprint Nabu Press (2011; Spanish), ISBN 1-173-35713-0. An expanded edition, with descriptions of additional sculptures (like the Stone of Tizoc), edited by Carlos María Bustamante, published in 1832. There have been a couple of facsimile editions, published in the 1980s and 1990s. Library of Congress digital edition of León y Gama's 1792 work on the Calendar Stone [1]
  • Pimentel, Luz A. "Ekphrasis and Cultural Discourse: Coatlicue in Descriptive and Analytic Texts (Representations of the Aztec earth mother goddess). NEOHELICON 30(1):61-75. 2003.