Kobalta bluo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kolorsistemo en la informadiko
RGB: (63, 68, 140)
HTML: #3F448C
CMYK: (90, 81, 0, 10)
HSV: (236°, 55%, 55%)
vdr
Ekzemplo de komerca kobalta blua pigmento.

Kobalta bluo estas blua koloro de pigmentoj faritaj uzante kobaltajn salojn de aluminio. Kobaltbluaj pigmentoj estas tre stabilaj, kaj estis historie uzataj kiel kolorigaj agentoj en ceramiko, (ĉefe ĉina porcelano), juvelarto, kaj pentrarto. Travideblaj vitroj estas tinkturitaj per siliko-bazaj kobaltaj pigmentoj.

Kobaltkrajono estas stangeto el kobalt-enhava substanco, per kiu oni desegnas sur la ceramikaĵo unuafoje jam bakita sed ankoraŭ senemajla. Sur la poroplena surfaco la desegnaĵo prezentos specialan malakran efekton.