Koblov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eble vi serĉas Kublov, la mezbohemian municipon.
Koblov
germane Koblau, pole Kobłów
municipa parto
Suma vido al Koblov de Landek
Blazono
Oficiala nomo: Koblov
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Municipo Ostrava
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Prusio
Parto de Silezia Ostrava
Baseno Ostrava baseno
Tipo de parto Loka parto
Rivero Odro
Situo Koblov
 - koordinatoj 49° 52′ 58″ N 18° 17′ 27″ O / 49.88278 °N, 18.29083 °O / 49.88278; 18.29083 (mapo)
Monteto Landek
Unua skribmencio 1377
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo de Koblov enkadre de Ĉeĥio
Situo de Koblov enkadre de Ĉeĥio
Situo de Koblov enkadre de Ĉeĥio
Koblov enkadre de Moraviasilezia regiono
Koblov enkadre de Moraviasilezia regiono
Koblov enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Koblov
Portalo pri Ostrava

Koblov (germane Koblau, pole KobłówKoblów) estas historia municipo situanta sub Landek sur teritorio de Ostrava en Ĉeĥio. Nuntempe ĝi estas parto de urboparto Silezia Ostrava. Vivas ĉi tie 1 348 loĝantoj (2021). Ĝia nomo devenas laŭ paŝtado de senjoraj ĉevalinoj sur ties hodiaŭa teritorio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio devenas el la jaro 1377 el germane skribita dokumento, kiun heredantoj de princo Mikolao la 2-a dividis inter si la Opavan princlandon. Koblov falis (inkluzive de burgo en Landek) al princoj Venceslao kaj Přemek. Sed la municipo mem estas pli multe pli malnova, pri longjara loĝigo atestas krom aliaj malkovro de glavo el periodo de luzacia kulturo de urnaj kampoj, kies aĝon oni taksas je du mil jaroj. La glavo estis malkovrita en aluvioj ĉe Odra. En la jaro 1742 Koblov falis post malvenkita milito je Silezio al Prusio kaj akiris ĝin jezuitoj el Nysa. Post multaj pluaj ŝanĝoj de posedantoj aĉetis Koblov-on en la jaro 1846 Salomon Mayer Rothschild.

Ĝis komenco de la 19-a jarcento la loĝantoj vivtenis sin per agrikulturo. Ŝanĝo okazis, samkiel ĉe plimulto de municipoj en Ostrava-regiono, pro malkovro de karbo. Oni komencis mini ĝin ĉi tie en la jaro 1803. Dank' al tiu ĉi minado la municipo suferas ĝis hodiaŭ pro subminado. Ekde la jaro 1920 Koblov estis denove parto de ĉeĥa ŝtato. Antaŭ la dua mondmilito plimulto de loĝantoj anoncis sin al la ĉeĥa nacieco, sed dum baloto en majo de 1938 du trionoj de balotantoj donis siajn voĉojn al Sudetendeutsche Partei. Tiu ĉi porgermana pripensado estis forte influita pro intensa germanigo de la municipo dum ties enmembrigo en Prusion. Post Munkena interkonsento ĝi fariĝis ekde la 10-a de oktobro 1938 parto de Tria regno, kion plimulto de loĝantoj bonvenigis. La municipo estis dum la dua mondmilito liberigita fare de Ruĝa Armeo la 30-an de aprilo 1945. Apud la subminado havis malfavoran influon al la municipo ankaŭ minado de gruzosablo komencita en la jaro 1957. Koblov estis aligita al Ostrava la 6-an de aprilo 1976.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869810
1880815
1890870
19001 114
19101 388
19211 588
JaroLoĝantoj
19301 859
19501 853
19611 553
19701 248
19801 158
1991900
JaroLoĝantoj
20011 156
20111 240
20211 348

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]