Koboldo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la mita estulo Koboldo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon asteroido Koboldo.
Koboldo
mita homforma raso
Informoj
Eble sama slava koboldo • Kobolt
vdr

Koboldo estas folklora estulo. Laŭ spiritismo, koboldo estas folklora nomo por frivolaj spiritoj.

En la ĝermana mitologio koboldoj estas etaj demonoj. En la fantasta literaturo koboldoj ofte aperas kiel homsimilaj, sed ne homaj figuroj, konsiderinde malpli alta ol homo. Foje oni atribuas al ili la kapablon nevidebliĝi. Iuj priskribas ilin kiel profunde malicajn.

La nomo de la kemia elemento kobalto devenas de la vorto koboldo, ĉar kobalta erco similas feran ercon, sed ne estas fande purigebla; tial oni pensis, ke koboldo malhelpas la procezadon de la erco.

Ĝardena koboldo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]