Kock

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kock

Blazono

Blazono
urbo
Kock (Pollando)
Kock (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Kocka
Provinco Lublinio
Distrikto Distrikto Lubartowski
Komunumo Komunumo Kock
Speco de komunumo Urbo-kampa
Urborajtoj 1417
Koordinatoj 51° 39′ N, 22° 27′ O (mapo)51.6522.45Koordinatoj: 51° 39′ N, 22° 27′ O (mapo)
Areo 16,79 km²
Loĝantaro 3509 (en 2004)
Loĝdenso 209 loĝ./km²
Poŝtkodo 21-150
Telefona antaŭkodo 81
Aŭtokodo LLB
TERYT 3060908064
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Krasickiego 27
Poŝtkodo de estraro 21-150
Telefono de estraro 81 859-10-05
Fakso de estraro 81 859-10-59
Poŝto de estraro kock@kock.pl
Komunuma retejo http://kock.pl/
vdr

Kock estas urbo en Lublinio en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Kock en distrikto Lubartowski. Privata nobela urbo iĝis en 1417. Laŭ donitaĵoj el 2010 en la urbo estis 3 619 loĝantoj.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo aperis en notoj el 1258 kiel Cocsk. En la 15-a jarcento uziĝas la nomo Kocsko (Koczsko en 1427). En 1787 la urbonomo skribiĝas kiel Kocko. De la 19-a jarconto oni uzas la nunan formon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua daŭra setlejo en la nuna Kock datiĝas ekde la 10 jarcento. En 1417 reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo, laŭ peto de episkopo de Płock, eldonis lokigan privilegion por Kock kiel hereda vilaĝo. La privilegion konfirmis filo de Jogajlo – Ladislao la 3-a en 1443 en Buda. En 1518 la urbo estis posedaĵo de granda krona hetmano kaj vojevodo de Sandomierz – Mikołaj Firlej el Dąbrowic (distrikto Lubelski). La familio Firlej regis en Kock ĝis la 2-a duono de la 17-a jarcento. Sub ilia regado la urbeto iĝis grava centro de reformacio. Ĉirkaŭ 1750 Kock iĝis proprietaĵo de princino Anna Jabłonowska el domo Sapieha, kiu trakonstruis la urbon, interalie per difino de urboplaco. Ŝi fondis urbodomon, preĝejon kaj palacon laŭ projekto de Szymon Bogumił Zug. Provo de diversaj reformoj en ŝia heredaĵo finiĝis per bankroto. Post ŝia morto Kock transprenis ŝiaj pruntedonintoj – bankistoj de Varsovio. Koninda persono de juda societo estis cadiko Mendel Morgenstern, kreinto de t.n. kocka ĥasidismo (en la jaroj 1834–1859). Tiutempe al Kock alvenadis pluraj pilgrimantoj. En la 19-a jarcento loĝantaro aktive partoprenis naciajn insurekciojn kontraŭ Rusia Imperio, pro kio la urbo de 1870 estis senigita de urborajtoj, kiujn reakiris nur en 1915.

Apud la urbo okazis pluraj bataloj dum pola-aŭstra milito, novembra ribelo, januara ribelo, pola-bolŝevika milito kaj la germana invado en Pollandon.

La 36-an tagon de la germana-pola milito komandanto de la lasta kvartaga batalo apud Kock — taktike venka por poloj, strategie por germanoj — generalo Franciszek Kleeberg subskribis je la 10:00 kapitulacon, pro manko de armiloj (30 000 germanaj soldatoj kontraŭ 17 000 polaj, kiuj ne povis retiriĝi pro alveno de nova germana divizio). Bilanco de la perdoj: germanoj 10 572 mortigitoj, 3404 perdiĝintoj, 30 322 vunditoj, 217 tankoj detruitaj kaj 285 aŭtomobiloj (neplenaj kaj malaltigitaj donitaĵoj), poloj: 66 mil mortigitoj, 133 mil vunditoj, ĉ. 400 mil soldatoj en mallibero.

Liberigo de la urbo sekvis la 22-an de julio 1944, kiam bataliono de la 27-a Volinia Divizio de Pola Enlanda Armeo sub komando de leŭtenanto K. Filipowicz eniris la urbon.

Pro pluraj provoj sovetigi Kock, la 1-an de majo 1945, taĉmento de Marian Bernaciak „Orlik” okupis la urbon kaj likvidis kelkiujn membrojn de Pola Laborista Partio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]