Sándor Kocsis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kocsis Sándor)
Sándor Kocsis
Persona informo
Naskonomo Kocsis Sándor
Naskiĝo 21-an de septembro 1929 (1929-09-21)
en Budapeŝto
Morto 22-an de julio 1979 (1979-07-22) (49-jaraĝa)
en Barcelono
Tombo Montjuïc Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo futbalisto • futbala trejnisto
vdr

KOCSIS Sándor (koĉiŝ ŝa:ndor (aleksandro) (n. 23-an de septembro de 1929 en Budapeŝto; m. 22-an de julio de 1979 en Barcelona) estis hungara futbalisto kaj atakanto en la legenda hungara ora teamo. Li ludis kun la famaj Ferenc Puskás (ferenc puŝkaŝ) kaj József Bozsik (joĵef boĵik).

Li jam ekludis en la aĝo de 17 en la teamo de Ferencváros en Budapeŝto. En 1950 li estis delegita al Honvéd (futbala asocio de la hungara armeo en Budapeŝto), kie jam ludis la kerno de la estonta nacia futbalteamo ĉirkaŭ Bozsik kaj Puskás. Li havis esceptan forton ĉe la tekniko de kapopilko aŭ kapumo, tiel oni nomis lin "Orkapulo". Dum la 68 landaj ludoj, akiris li 75 golojn, kion neniu povis ĝis nun superi. Li akiris 11 golojn nur dum la ĉampionado de la Futbala Mondpokalo 1954, sed li restis sen golo dum la finalo. Post la hungara revolucio de 1956, restis li en okcidenta Eŭropo. Li ludis de 1958 ĝis 1965 en FC Barcelona, kie li firmigis sian kromnomon kiel "Tete d' Oro". Post fino de lia futbalista kariero en 1965, li daŭre aktivis kiel futbala trejnisto. Sándor Kocsis mortis je grava malsano en 1979, en la kataluna ĉefurbo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]