Kodeko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kodeko estas programaroaparataro kiu ebligas al datumoj esti koditaj/malkoditaj aŭ kunpremitaj/malkunpremitaj. Ĝi estas formo de fontkodigo.

Kodekoj ekzistas por, ekzemple, kodi sonon aŭ bildojn en regebla dosierformato konservante certan nivelon de kvalito. Kodekoj estas uzataj en plurmediaj ludiloj por datenkunpremado de dosieroj kaj por realtempa sondissendo tra ISDN-telefonlinio. Ĉi tio ofte estas uzata en radiointervjuoj kiam la persono intervjuota ne devas ĉeesti en la radiostudio. Parola kodeko estas unu el la eblecoj.

Kiel precize funkcias la kodigo dependas de la celo kaj ofte troviĝas en la priskribo de la respektiva kodeko. Sub Windows, kodeko ofte disponeblas kiel biblioteko, kiel DLL (angle Dynamic-link library).

La uzataj meĥanismoj de datenkunpremado ofte kategoriiĝas sub perda kunpremado, sed senperda kunpremado ankaŭ estas uzata.

Ekzemploj
  • videokodekoj:
  • sonkodekoj:

WAV estas ekzemplo de impulskodigo-modulado, en kiu la datenoj ne estas kunpremitaj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Codec en la nederlanda Vikipedio.