Kodekso Efremo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kodekso Efremo
manuskripto
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo antikva greka lingvo
Eldonado
vdr

La kodekso Efremo (Codex Ephraemi (rescriptus)) estas manuskripto de greka Biblio el la 5-a jarcento, kiu estis malkovrita en la 12-a jarcento. Multaj paĝoj estis resurskribitaj per asketa teksto de la eklezia patro Efremo la Siriano, temas pro tio pri palimpsesto. En la 19-a jarcento, Konstantino de Tiŝendorf traktis la manuskripton per kemiaĵo. Tiel sukcesis deĉifri suban tekston, sed tiu metodo tre damaĝis la manuskripton. Restis nur 64 paĝoj de la Malnova Testamento, el la Nova Testamento 145.

Parto de Kodekso Efremo

Historio[redakti | redakti fonton]

Kvankam la manuskripto venas el la 5-a jarcento, ĝi ne havas gravecon kompare al aliaj tri „gravaj“ kodeksoj kiel Sinaja kodekso, Aleksandra kodekso kaj Vatikana kodekso. La teksto estas kunmetita el ĉiuj gravaj tekstaj tipoj kaj egalas plurloke al kojnea greka lingvo aŭ bizanca teksto. Du korektistoj komentis la tekston. Verŝajne unu vivis en la 6-a jarcento en Palestino, la alia en la 9-a jarcento en Konstantinopolo.

Post okupo de Konstantinopolo en 1453, la kodekso estis transportita al Florenco. Katerino de Mediĉo kunportis la kodekson al Francio kiel parton de doto. Hodiaŭ la manuskripto estas rezervata en Nacia Biblioteko de Francio en Parizo.

Matt. 1,2-18 (Tischendorf facsimile)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]