Kodekso jerusalema

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kodekso jerusalema
miscellaneous manuscript
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo greka lingvo
Eldonado
vdr

La Kodekso jerusalema aŭ latine “Codex Hierosolymitanus”, konata ankaŭ kiel

Codex Constantinopolitanus (esperante: Kodekso Konstantinopola), plue kiel manuskripto Bryennios, kaj indikata per la sigloj H, CI), estas manuskripto greklingva, skribita permane de kopiisto Leono en 1056, malkovrita de Filoteo Bryennios, metropolito de Nikomedio, en 1873 en la biblioteko de la “Jerusalema Patriarkejo” de Konstantinopolo. Ĝi nun estas konservita en la ortodoksa monaĥejo ĉe la Baziliko de la Sankta Tombo en Jerusalemo.

Tiu kodekso entenas la Didakeon, Leteron de Barnabaso, Leteron de Klemento el Romo al la Korintanoj, Duan leteron de Klemento, version longan de la Leteroj de Ignaco el Antioĥio kaj liston de libroj de Biblio laŭorde de Johano Krizostomo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]