Koeloj
Masklo de Azia koelo
Ino de Azia koelo
| ||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
specioj
| ||||||||||||
|
Eudynamys melanorhynchus | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La veraj koeloj aŭ genro Eudynamys, estas genro de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon. Ili loĝas en Azio, Aŭstralio kaj la Pacifiko. Ili estas ege sekse duformaj kukoledoj kiuj manĝas fruktojn kaj insektojn kaj havas laŭtajn distingigajn voĉojn. Ili estas nestoparazitoj, kiuj demetas siajn ovojn en la nestoj de aliaj specioj.
En Novzelando la Longvosta koelo estas konata kiel Longvosta kukolo. Du aliaj specioj, la Blankkrona koelo kaj la Nana koelo, estas konataj kiel koeloj, sed estas ambaŭ en siaj respektivaj unutipaj genroj.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La genron Eudynamys enkondukis en 1827 la anglaj natursciencistoj Nicholas Vigors kaj Thomas Horsfield.[1] La nomo kombinas la vortojn de antikva greka eu kun la signifo "bone" kun dunamis kun la signifo "povo" aŭ "forto".[2] Kiel tipa specio oni elektis la Pacifikan koelon fare de George Robert Gray en 1840.[3][4]
Molekulgenetika studo de Sorenson kaj Payne (2005) trovis, ke la plej proksima parenco de Eudynamys estas la Nana koelo (Microdynamis parva), kaj trans la Dikbeka kukolo (Pachycoccyx audeberti). Ili trovis, ke la Longvosta koelo (Urodynamis taitensis) de Nov-Zelando kaj Pacifiko, kiu antaŭe estis metita en la genron Eudynamys kiel E. taitensis kaj foje nomita longvosta koelo, estas pli distance rilata, kun aliaj membroj de la tribo Cuculini, kiel la Blankkrona koelo (Cacomantis leucolophus), konata ankaŭ kiel Blankkrona kukolo. Tamen, ne ĉiuj pruvoj por la rilatoj estis tre fortaj kaj plia esplorado estis necesa..[5]
Specioj
[redakti | redakti fonton]La taksonomio de la komplekso de la tipaj koeloj estas malfacila kaj restas disputebla. Kelkaj agnoskas nur unu specion (ordinara koelo, Eudynamys scolopaceus, kun melanorhynchus kaj orientalis kiel subspecioj); kelkaj agnoskas du speciojn (ordinara koelo, Eudynamys scolopaceus, kun orientalis kiel subspecio, kaj nigrabeka koelo, Eudynamys melanorhynchus); kaj aliaj agnoskas tri speciojn. Ordinara koelo do enhavas la jenajn speciojn:
- Azia koelo, Eudynamys scolopaceus (Linnaeus, 1758) Pakistano, Barato, Bangladeŝo kaj Srilanko ĝis suda Ĉinio, Singapuro, Rjukju-insuloj en suda Japanio kaj la Grandaj Sundoj. LC
- E. s. scolopaceus (Linnaeus, 1758)
- E. s. chinensis Cabanis kaj Heine, 1863
- E. s. harterti Ingram, C 1912
- E. s. malayana Cabanis kaj Heine, 1863
- E. s. mindanensis (Linnaeus, 1766) – (inkludas E. s. paraguena) (Hachisuka, 1934)
- Nigrabeka koelo, Eudynamys melanorhynchus (Müller, 1843) Indoneziaj insuloj Sulaveso, Sulao, Banggai, Togian. LC
- Pacifika koelo, Eudynamys orientalis (Linnaeus, 1766) Wallacea orienten ĝis la Salomonoj kaj suden ĝis norda kaj orienta Aŭstralio
- E. o. orientalis (Linnaeus, 1766)
- E. o. picatus Müller, S, 1843
- E. o. rufiventer (Lesson, RP, 1830) (inkludas minimus)
- E. o. hybrida Diamond, 2002
- E. o. salvadorii Hartert, EJO, 1900
- E. o. alberti Rothschild & Hartert, EJO, 1907
- E. o. cyanocephalus (Latham, 1801)
- E. o. subcyanocephalus Mathews, 1912 [6]
Krome:
- Hendersona koelo, Eudynamis cf. taitensis – El malfrua kvaternaro, prahistoria birdo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (1827) “Australian birds in the collection of the Linnean Society; with an attempt at arranging them according to their natural affinities”, Transactions of the Linnean Society of London (English, Latin) 15 (1), p. 170–334 [303]. doi:10.1111/j.1095-8339.1826.tb00115.x. La titolpaĝo datas 1826, sed la artikolo ne estis publikigita ĝis 1827.
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ Gray, George Robert. (1840) A List of the Genera of Birds : with an Indication of the Typical Species of Each Genus. London: R. and J.E. Taylor.
- ↑ (1940) Check-List of Birds of the World 4. Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press.
- ↑ Sorenson, Michael D.; Payne, Robert B. (2005). "A molecular genetic analysis of cuckoo phylogeny". En Payne, Robert B. The Cuckoos. Oxford University Press. pp. 90, 93. (ISBN 0-19-850213-3).
| ||||||||||||||||||


