Kogna neŭroscienco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kogna neŭroscienco estas akademia fako kiu okupiĝas pri la scienca studo de la biologiaj mekanismoj kuŝantaj sub la kogno, kun specifa fokuso al la neŭraj subtavoloj de la mensaj procezoj kaj ties kondutaj manifestaĵoj.[1]​ Ĝi pridemandas kiel la psikologiaj kaj kognaj funkcioj estas produktitaj de la nerva sistemo.[2]​ La kogna neŭroscienco estas branĉo kaj de la psikologio kaj de la neŭroscienco, unuigante kaj interkonektante kun variaj subfakoj kiaj la neŭropsikologio, la kogna psikologio, psikobiologio kaj la neŭrobiologio. Antaŭ la alveno de la funkcia magneta resonanca bildigo, tiu branĉo de la scienco estis nomita "kogna psikobiologio". La sciencistoj kiuj dediĉas sin al tiu areo normale havas/faras studojn kun bazo sur la eksperimenta psikologio aŭ la neŭrobiologio, sed ili povas deveni ankaŭ el variaj fakoj, kiaj la psikiatrio, neŭrologio, psikologio, fiziko, matematiko, lingvistiko, kaj filozofio, aŭ especialiĝis ekzemple ĉe la neŭropsikiatrio.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «La importancia de la neurociencia cognitiva». BAE Negocios. Konsultita la 19an de novembro 2019.
  2. «Neurociencia Cognitiva - 2019». www.fmv-uba.org.ar. Konsultita la 19an de novembro 2019.
  3. «Pósters 2018 – Asociación Neuropsiquiátrica Argentina». Konsultita la 19an de novembro 2019.