Kogno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kogno, aŭ kognicio, estas mensa procezo, per kiu oni prilaboras informaĵon. Ekzemploj estas percepto, atento, memoro, pensado kaj imago.

La termino kogno, aŭ kognicio, priskribas la fenomenon de la homa scio (kono aŭ informo, kiu estas posedata kaj konscie havebla al la homo) kaj la procezoj de ĝia akirado, procezado kaj aplikado-realizado. Tiu termino ankaŭ priskribas paralelajn fenomenojn ĉe aliaj sufiĉe altevoluaj bestoj kaj ĉe la studtemo de artefarita inteligenteco. Ĝin studas la kognoscienco.

La fenomenoj kiuj inkluziviĝas en la koncepto kogno jenas inter aliaj: pensado, percepto, kompreno, lernado, aŭskulto-koncentriĝo, memoro, kreeco, prezentado de scio, konkludado, decidado, kaj problemsolvado. Foje ankaŭ la subkonscio estas parto de la kogno, kiam oni parolas pri subkonscia kono, subkonscia lernado, aŭ tiutipa penso. La ekzercoj helpas la retenon kaj plibonigon de la kognaj kapabloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]