Koiĉi Itagaki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Itagaki
Koiĉi
Persona informo
NomoItagaki Koiĉi
Dato de naskiĝo12-a de novembro 1947
Aĝo76
Okupoj kaj profesioj
Okupojastronomo kaj entreprenisto
Geografio
ŜtatoJapanio
Lingvoj
Denaska lingvojapana lingvo [+]
Parolata lingvoangla lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Itagaki Koiĉi (japane 板垣 公一, Itagaki Kōichi ; naskiĝis la 12-an de novembro 1947) estas japana astronomo kaj entreprenisto. Li loĝas en Teppo-cho, Gubernio Jamagata. Li observas la ĉielon elde sia propra observatorio "Astronomia Observatorio Itagaki ", kies intrenacia kodo estas D94.

Malkovroj[redakti | redakti fonton]

Je la 31-an de marto 2016), Koiĉi Itagaki estis malkovrinta aŭ kunmalkovrinta 104 ekstergalaksiajn supernovaojn, li ankaŭ malkovris 5 novaojn en la Andromeda galaksio (M31).

Li malkovris la kometon C/2009 E1 (Itagaki),[1] kiu portas lian nomon, kaj kunmalkovris la kometon C/1968 H1 (Tago-Honda-Yamamoto), kies malkovron li ne povis tuj raporti, kaj kiu estis atribuita al tri aliaj japanaj observantoj. Li remalkovris la kometon 205P/Giacobini, 111 jaroj post ties lasta observo en 1896.

  Asteroidoj malkovritaj : 3
117350 Saburo 13-a de decembro 2004
134069 Miyo 13-a de decembro 2004
189261 Hiroo 11-a de decembro 2004

Laŭ Minor Planet Center, li malkovris 3 asteroidojn en 2004.[2]

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Li ricevis la premion Edgar-Wilson en 2009.[3]

La asteroido 14551 Itagaki estis nomita en lia honoro.[4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Koiĉi Itagaki en la franca Vikipedio.