Kojbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kojbo
nacia parkoinsulo [+]

AkvejoPacifiko

Koordinatoj7° 28′ 48″ N, 81° 47′ 24″ U (mapo)7.48-81.79Koordinatoj: 7° 28′ 48″ N, 81° 47′ 24″ U (mapo)
Areo503 km² (50 300 ha) [+]

Estiĝo1992
HorzonoUTC-05:00 [+]
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Tipo de heredaĵoNatura
Jaro2005 (29)
Numero1138
RegionoLatina Ameriko
Kriteriojix, x

Kojbo (Veragŭo)
Kojbo (Veragŭo)
DEC

Kojbo (Panamo)
Kojbo (Panamo)
DEC
Map
Kojbo

Vikimedia Komunejo:  Parque Nacional Coiba [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Kojbo estas Insulo en la panama Pacifiko. Pri la nomo Kojbo: hispane la nomo estas “Coiba”, kaj oni prononcas ĝin “Kojba”. La kojba nacia naturparko (hispane Parque Nacional Coiba) en Panamo, lokita en la panama Pacifiko, konsistanta el arkipelago spektakle bela, kun paradizaj plaĝoj kaj superbaj kondiĉoj por subakviĝado. La insulo Kojbo estas parto de ĝi. La naturparko enhavas 270125 hektaroj, inkluzive 53528 hektaroj insulaj kaj 216543 hektaroj maraj– do, ĝi estas unu el la naturparkoj kun pli granda protektita mara areo en la mondo. La perfekta sezono por submariĝi en tiu zono estas la sek-sezono, sed dum la pluv-sezono la kondiĉoj ne multe malboniĝas. Laŭ spertuloj, tiu ĉi estas la plej bona zono por subakviĝado en la panama istmo ĉar, kvankam tie ne troviĝas multe da koralrifoj, ja abundas longaj fiŝoj.

En 2005, la Nacia Naturparko Kojbo fariĝis Monda Heredaĵo de la Homaro, post UNESKO (organo de UN) deklaris ĝin tia dum kunsido okazinta en Durban, Sudafriko. La nomumo venis post propono prezentita de la Internacia Unio por la Konservado de Naturo (IUKN) antaŭ la Komitato pri Mondaj Heredaĵoj de UNESKO.

Ĝi apartenas al la Mara Koridoro de la Tropika Orienta Pacifiko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Monda heredaĵo de UNESKO