Kojo Annan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kojo ANNAN)

Kojo Annan (naskiĝis je julio, 1973 en Ĝenevo, Svislando) estas filo de Kofi Annan, la Ĝenerala Sekretario de la UN, kaj lia unua edzino, niĝero Titi Alakija. Li famiĝis, kiam evidentiĝis liaj kontaktoj kun la programo de UN "nafton por nutraĵo".

Ekde 1995 ĝis 1997, Kojo laboris en okcidenta Afriko por la svislanda firmao Cotecna [kotekna], kiel marketiga konsultanto por la kompanio. Pli poste li helpis sian firmaon gajni kontrakton en la programo nafton por nutraĵo. En 2005 li konfesis siajn misagojn.