Kojoto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig-dark.svg Por esperanta revuo, vidu la paĝon La Kojoto.
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kojoto
Kojoto Canis latrans
Kojoto Canis latrans
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Kanisedoj Canidae
Genro: Kanisoj Canis
Specio: C. latrans
Canis latrans
Say, 1823
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La kojoto (latine Canis latrans signifas "bojanta hundo", ankaŭ preria lupo [1]) estas membro de la (hunda) familio de la kanisedoj kaj parenco de la hejma hundo. La kojoto estas indiĝena besto de Nordameriko, kaj oni trovas ilin nur en Nordameriko kaj Centra Ameriko (plejsude en Kostariko). Eŭropaj esploristoj unue renkontis ĉi tiujn kanisedojn dum iliaj vojaĝoj en la sudokcidento de Nordameriko. Ili foje kuniĝas en malgrandaj aroj sed kutime ĉasas sole. Kojotoj meze vivas ses ĝis dek jarojn. La vorto "kojoto" venas al Esperanto de la (meksika) hispana lingvo, kiu siavice pruntis ĝin de la navatla lingvo kie ĝi havis la formon (IPA /ˈkɔ.jɔtɬ/) kaj eble signifis "kantanta hundo".

Oni trovas tiu nearktisa-neotropisa specio inter alie en jenaj ekoregionoj : la arbaroj de norda-centra Rokmontaro, la alegan-altaĵaj arbaroj, la arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno, la centra-meksikaltebenaĵa kserofitaro, la centra-meksika kserofitaro, la malaltebenaĵaj arbaroj oriente de Grandaj Lagoj kaj la novanglaj-akadiaj arbaroj.

Kojotoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 21an ĉapitron "Fabeloj de indiana tribo en Usono" al komentoj pri tiuj popoloj, sed ĉefe al du rakontoj pri kojotoj.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sillero-Zubiri & Hoffmann (2004). Canis latrans. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 05 May 2006. Datumara indiko por ĉi tiu specio enhavas klarigon kial konservado de ĉi tiu specio estas malplej zorgiga
  2. Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 175-179.