Kokao (planto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kokao (Erythroxylum coca, de keĉua vorto kuka), ankaŭ kokaarbedokokaarbusto, estas specio de plejparte arbustformaj plantoj el la familio Erythroxylaceae kiu devenas de la nord-uesto de Sudameriko. Kiel kultura planto ĝi estas kultivata ankaŭ en Afriko, Bharato kaj sur Javo. Kokao estas la plej grava fonto de kokaino, kiu estas grava drogo el la klaso de stimulantoj. Pro enhavo de la drogo la planto ludas gravan rolon en kulturo kaj tradicioj de indiĝenaj popoloj de Andoj.

Botanika priskribo[redakti | redakti fonton]

Botanika ilustraĵo el la libro «Köhler’s Medizinal-Pflanzen», 1887

Kokao estas arbusto 2–3 metrojn alta, aspekte iom simila al prunelo.

La branĉoj estas rektaj, folioj estas maldikaj, ovalaj kaj iom akrigitaj.

La floroj estas malgrandaj, aranĝitaj en malgrandaj floraroj sur mallongaj stemoj. La petalaro havas kvin malhel-flavajn petalojn, la anteroj estas kor-formaj, la karpelaro konsistas el tri karpeloj.

La frukto estas ruĝa bero.

Folioj kaj fruktoj de kokao:

Varioj kaj klasado[redakti | redakti fonton]

Ekzistas kelkaj varioj de kokao:

Erythroxylum coca var. ipadu Plowman, 1979

Erythroxylum coca var. novo-granatense D.Morris, 1889

Erythroxylum coca var. spruceanum Burck, 1890

Vario Erythroxylum coca Lam. var. ipadu Plowman estas preskaŭ nedistingebla de kutima kokao ( Erythroxylum coca Lam. var. coca), la aliaj varioj estas ĝenerale konsiderataj sinonimoj de Erythroxylum novogranatense (D.Morris) Hieron.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej fruaj arkeologiaj datumoj pri uzo de kokao en diveraj kulturoj de Andoj datiĝas ĉ. 3000 jarojn antaŭ komuna erao. Uzo de kokao por diversaj celoj renkonteblas en kulturoj de ĉiuj popoloj de la regiono.

Uzoj en Inka imperio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ renkonto kun eŭropanoj, inkoj havis kelkajn uzojn de kokao el kiuj la plej gravaj estis jenaj:

  1. Kiel komerca aktivo, t.e. varianto de mono
  2. Kiel komponento de ritualoj kaj religiaj ceremonioj (multaj el tiuj inkluzivas bruligon, disĵeton ktp. de kokao)
  3. Kiel kuracilo de tradicia medicino
  4. Kiel simpla drogo por maĉado aŭ komponento de trinkaĵoj[2][3]

La plej gravaj estis la unuaj du uzoj de kokao, kaj plejparto de ĝia konsumo koncentriĝis en palacoj kaj preĝejoj. Do oni povas konkludi ke Sapa-inka (t.e. la imperiestro), nobeloj kaj preĝistoj uzis la plimulton de kokao kaj por ĝenerala loĝantaro ĝi estis malfacilatingebla.[2]

Renkonto de eŭropanoj kun kokao[redakti | redakti fonton]

Kiam la hispanoj unue eniris en Cuzco, la ĉefurbo de Inka imperio, oni priskribis ke lokaj loĝantoj distingas du specojn de kokao: mamox coca (verŝajne la specio Erythroxylum coca Lam.) kaj tupa coca (t.e. Erythoxylum novograntense D.Morris). La dua havis pli malgrandajn foliojn kaj estis konsiderata pli nobela, ĝin plejparte uzis la imperiestro mem kaj speciale por li oni portis ĝin el bordo de Pacifiko en nordo de nuna Peruo. Krom la nobeloj, kokaon uzas kurieroj kaj veturistoj ĉar sub influo de kokaino oni povas marŝi pli longajn distancojn sen laciĝo.[4]

En 1567 la Dua katolika kunveno de Lima malpermesis al kristanoj maĉadon de kokao ĉar ĝi estas pagana rito. Tio ĉi kaŭzis proteston de lokaj komercistoj, ekzemple fama juristo kaj kolonisto Juan de Matienzo de Peralta diris: "Sen kokao ne estos Peruo".[5] Tio ĉi montras ke jam en tiuj tempoj kokao havis grandan ekonomian signifon por la peruaj kolonioj. En sia raporto de 1570-aj jaroj hispana oficiisto Diego de Robles rimarkis: "Kokao estas tre danĝera por indianoj de Andoj… multaj homoj mortis pro ĝi". Tie ĉi temas pro morto de multaj indiĝenaj kamparanoj, kiujn la hispanoj perfortis labori pri kultivado de kokao en tre malfacilaj kondiĉoj. Plimulto de mortoj estis pro infektaj malsanoj kiujn disvastigis moskitoj.[6] La saman aferon raportis alia oficiisto Hernando de Santillán y Figueroa, kaj li ankaŭ mencias, ke la valoro de kultivado de kokao ege kreskis ekde inkaj tempoj. En tempoj de Inka imperio kokaon oni nur kreskigis en kelkaj apartaj regionoj kaj tradicie nur kelkaj kamparanaj komunumoj eksportis ĝin al nobeloj kaj preĝistoj. Ĝuste la hispanaj enkomendestroj komencis perforte movigi grandajn kvantojn de indiĝenuloj en kokao-kultivantajn bienojn por kresko de produktvaloro, kio kaŭzis plian ol la natura loĝdenson kaj epidemiojn de diversaj infektoj.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Erythroxylum novogranatense: informoj el The Plant List (versio 1.1, 2013) angle.
  2. 2,0 2,1 Купрієнко С.А. Суспільно-господарський устрій імперії інків Тавантінсуйу : автореф. дис. на здобуття наук. ступеня канд. істор. наук : 07.00.02. / Купрієнко Сергій Анатолійович ; КНУ імені Тараса Шевченка. — К.: ЛОГОС, 2013. — 20 с ukraine
  3. Куприенко С.А. Источники XVI-XVII веков по истории инков: хроники, документы, письма / Под ред. С.А. Куприенко.. — К.: Видавець Купрієнко С.А., 2013. — 418 с. — ISBN 978-617-7085-03-3. ruse
  4. Cocachasqui — Coca y Mundo Andino Cocachasqui hispane
  5. Juan de Matienzo de Peralta. «Gobierno de Perú»
  6. Coleccion de Documentos ineditos de Indias. Tomo XI. — Мадрид, 1869, стр. 40
  7. Relacion del origen, descendencia, politica y gobierno de los inca (1555). Arkivita el la originalo je 2012-07-10.