Kokcidio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kokcidioj, CoccidiaCoccidiasina, estas subklaso de mikroskopaj, spor-formantaj, unusol-ĉelaj protistoj parazitoj de la klaso Conoidasida kaj la filumo Apicomplexa.[1][2] Temas pri parazitoj nepre intraĉelaj, kio signifas, ke ili devas vivi kaj reproduktiĝi ene de la ĉeloj. La maturaj gametoj disvolviĝas intraĉele kaj la zigoto estas ĝenerale fiksa (nemovebla). Male, en la alia subklaso, nome Gregarinasina, la maturiĝo de la gametoj okazas eksterĉele. Ili estas ĝenerale parazitoj de la epiteliaj intestaj ĉeloj, sed ili troviĝas ankaŭ en la sango, hepato kaj aliaj organoj. Ili parazitas kaj vertebrulojn kaj superajn senvertebrulojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Perkins FO, Barta JR, Clopton RE, Peirce MA, Upton SJ (2000). «Phylum Apicomplexa». En Lee JJ, Leedale GF, Bradbury P, ed. An Illustrated guide to the Protozoa : organisms traditionally referred to as protozoa, or newly discovered groups 1 (2nd edición). Society of Protozoologists. pp. 190-369. ISBN 1891276220. OCLC 704052757.
  2. S.J. Brands (Compiler) (2000). «The Taxonomicon & Systema Naturae» Arkivigite je 2018-09-23 per la retarkivo Wayback Machine (Website database). Taxon: Genus Cryptosporidium. Universal Taxonomic Services, Amsterdam, The Netherlands.