Koklea enplanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koklea enplantaĵo (CI)

Koklea enplantaĵo (angle cochlear implant, CI) estas enkapa enplantaĵo, nome protezo por surduloj, kies aŭdnervo (Nervus cochlearisNervus acusticus) ankoraŭ funkcias. Surdulo portas ankaŭ unuan aŭ duan specialajn audilojn kun maldirekta kontakto kun la enplantaĵoj. Elektrodo en orelo kaj modemo estas enplantigitaj, sed la aparato havas ankaŭ eksterajn partojn. Ĝia sukceso estas disputita. Kuracistoj vidas la sukcesojn, surduloj la malsukcesojn karakterajn.

En bone aŭdantaj uloj la kokleo transformas sonojn en elektraj impulsoj en ena orelo. Tiuj signoj estas transportitaj al cerbo per aŭda nervo. Se ĉeloj en la kokleo ne aŭ tre malbone funkcias, koklea enplanto povas helpi.

Funkciado[redakti | redakti fonton]

Koklea enplanto
Ena parto de la enplanto

Metodo de funkciado:

  • Mikrofono sentas sonojn kaj sendas ilin al parolprocesoro.
  • La parolproceso transformas signalojn.
  • Dissenda bobeno ricevas signalojn, kaj sendas ilin sub al la riceva bobeno.
  • La riceva bobeno estas plantigita en kranio. Ĝi dekodas signalojn, kaj sendas ilin al elektrodo en kokleo.
  • La elektrodo havas multajn fadenojn kun malsamaj longoj. Mallongaj helpas auxdi altajn, longaj malaltajn sonojn.
  • Signaloj de elektrodoj estas perceptitaj de aŭda nervo kaj senditaj en cerbo.

Aŭdo per la aparato[redakti | redakti fonton]

La aparato ekstere

Oni kun koklea enplanto aŭdas alie, ol bone aŭdantaj uloj:

  • Aŭda sojlo estas optimale 25-35 dB, kiu eblas inteligi parolon.
  • En kazo de unuflanka enplanto la ulo ne povas detekti direkton de sonoj.
  • Ĝi ne donas naturan aŭdon, la sonoj estas robotaj, pepaj, metalaj laŭ uloj, kiuj iam aŭdis.

Helpe de koklea enplanto la ulo povas inteligi kaj lerni parolon. Uloj frue enplantigitaj povas ankaŭ same aŭdi muzikon, kiel aŭdantoj.

Kondiĉoj[redakti | redakti fonton]

Ne ĉiu surdulo povas havi avantaĝon per uzado de enplanto. La aŭda nervo devas esti kapabla. Ankaŭ gravas formo kaj loko de heliko, kaj ke oni povas igi elektrodojn ene, kiun ostigado de heliko malhelpi povas. Kialo de tiu povas esti meningo, kiu estas unu el ĉefaj kialo de surdigado. Ankaŭ longa surdeco estas malhelpo. Laŭ esploroj plej bona estas enplantigi infanojn tre frue, antaŭ unu kaj duona aŭ du jaroj.

Post enŝalto de CI la ulo devas lerni aŭdi per la aparato, ĉar tiu tre malsamas de natura aŭdo. Ankaŭ faka helpo estas bezonita, sed pli gravas motivoj de la ulo.

La aparato, operacio kaj rehabilitado havas ilian kostojn, kiujn malsanokosta asekuro povas pagi.

Enplanto[redakti | redakti fonton]

Oni enplantas la aparaton en plena narkozo. Dum operacio riceva bobeno kaj elektrodoj estas plantigitaj en iliaj lokoj kaj fiksitaj. Oni devas atendi unu monaton, dum la paciento resanigas. Poste povas oni aldoni aliajn partojn de le aparato.

Rehabilitado[redakti | redakti fonton]

La ulo aŭdas iom post aktivado de la aparato, sed tiu tre malsamas de natura aŭdo, ĉar ĝi ne estas tial diferenciita. Nerva flekseco helpas rapide kutimiĝi al tiu aŭdo.

Dum unuaj monatoj fakuloj adaptas parolprocesoron grade, ĉar ankaŭ alkutimiĝado estas grada. Paralele ili instruas ankaŭ parolkomprenadon, kiu malsamas laŭ tempo de surdigado. Frue surdigitaj infanoj estas antaŭlingvaj surduloj, kaj kiuj surdiĝis post lernado de parolo, estas postlingvaj surduloj.

Antaŭlingvaj infanoj povas esti enplantigitaj tre frue, ankaŭ se ili estas sek monataj. Terapeŭtoj helpas naturan alproprigadon de aŭdo kaj parolo, kiuj povas esti sufiĉaj por normala komunikado.

Ankaŭ en kazo de postlingvaj surduloj tempo esti surda gravas, ĉar dum tiu nerva sistemo kutimiĝas al surdeco. Por sukceso oni devas havi rapidan enplantadon. Post aktivado de CI ili devas kutimi al sonoj aŭditaj per la aparato.

Kapabloj[redakti | redakti fonton]

La enplanto ne kuracas surdecon, sed anstataŭigas naturan aŭdon. Enplantitoj havas diversajn opiniojn. Iuj pensas, ke la CI estas tre efika; laŭ aliaj, ĝi efikas malpli; kaj estas, kiuj volas removi ĝin, ĉar ĝi malhelpas pli ol ĝi helpas.[1]

Ankaŭ al ŝtato estas bona negoco subvencii la ilon, ĉar ankaŭ unuflanka enplantigo ŝparas multe al ĝi, kiun ĝi devus pagi por evolui infanojn.[2][3] Postlingvaj surduloj regajnas parolkomprenadon, pleje se ili estis surdaj malmultan tempon.

Vivkvalito de surdblinduloj plibonigas subite kiam oni enŝaltas la aparaton. Ili povas subite gajni pli informon per aŭdo, kiu estas uzebla por komunikado kaj orientigo. Ankaŭ senso de ekvilibreco plibonigas, ili moviĝas pli memfide, igas tre memfidaj, sendependaj kaj malfermitaj.

Ankaŭ otoskleroso ne estas malhelpo al novaj aparatoj.[4]

Postlingvaj surduloj diras, ke sonoj aŭditaj per koklea enplabto ne estas samaj kiujn ili povis aŭdi antaŭ surdigado. Ili priskibis ilin per vortoj maŝinaj sonoj, teĥnikaj sonoj, sintezaj sonoj. Jack Ashley Angla representanto estis surda dum 25 jaroj, kaj estis 70 jara, kiam li estis enplantita en 1994. Li similis parolon komence aŭditan per enplanto al grakado de daleko kun laringito. Li povis diferenci sonojn de konatoj ankaŭ per telefono. Li devis uzi liplegadon nur en bruaj ĉirkaŭaĵoj aŭ kun novaj sonoj.[5] Virino similis sonojn per la aparato al sonoj de karakteroj de desegnofilmo en brua radio. Post unu jaro ŝi povis aŭdi ĉiun normale.[6] Enplantoj havas pleje nur 22 elektrodojn, kiuj devas anstataŭi 16000 harajn ĉelojn. Pleje oni normale povas kompreni parolon, kaj nur en bruo devas helpi al ilia aŭdo per liplegado.[7]

Surduloj, kiuj adultigis surde, trovas la enplanton malefektiva kaj iritanta. La kialo estas adaptiĝado al surdeco, kiu estas post ia tempo neregresebla. Kiuj ne naskis surde, sed surdigis grade, povas pli uzi la aparaton ol uloj kiuj naskis surde. Por parolkomprenado estas unuaj jaroj kritikaj; la enplanto ne povas retiri tempon por komenci tiun tempon. Pli bonas, se la infanto havis aŭdaparaton, kaj oni helpis lerni al li aŭdi. La efiko povas esti plibonigita per analitikaj, sintezaj kaj aliaj praktikoj, ekzemple samtempe legi saman libron per aŭdlibro kaj laŭte leganta ĝin en papero.[8]

La enplanto povas helpi ankaŭ al surdaj infanoj, kiuj aŭdnervo ne funkcias. Adultaj surduloj sen funkcionanta aŭdnervo povas pli uzi enplanton por cerba trunko. Pleje oni uzas koklean enplanton nur unuflanke por konservi naturan aŭdon por aliaj aŭ futuraj aparatoj, sed laŭ artikolo el 2005 ambaŭflanka enplanto estas avantaĝo kaj infanoj kaj adultoj por parolkomprenado kaj en trovado de loko de fonto de sonoj.[9] Laŭ 2011-a artikolo infanoj kun ambaŭflanka enplanto povis pli bone aŭdi kaj paroli.[10]

Evolvoj[redakti | redakti fonton]

En nomo de La Trobe Universitato en Melboune en 2008 Graeme Clark deklaris evolvon de nova, hi-fi enplanto kun 50 elektrodoj. Li volis plibonigi parolkomprenadon en bruo kaj plibonnigi kapablon aŭdi muzikon. Liaj esploroj multe helpis pli kompreni naturan aŭdon.[11]

Esploristoj de Northwestern Universitato povis direkte stimuli neŭronoj en kokleo per trabsruĝa lumo. Tiam povis ili detekti elektran aktivecon en inferior colliculus, kiu estas regiono de meza cerbo, kiu ligas enan orelon kun aŭda krusto de cerbo. Tiu stimulado estis pli akuarata ol stimulado per elektrodoj. Lasera stimulado estas promisa, sed ĝi bezonas pliajn esplorojn pri uzado de lumfibro.[12]

Per enplantado natura aŭdo iĝas perdita, do pleje la enplantigita orelo devas esti plene surda. Aparatoj de Electric Acoustic Stimulation (EAS) uzas hibridan sistemon,[13][14] en kiu oni povas uzi naturan aŭdadon kun aŭdaparato, kaj en frekvencoj, kiuj ne pova esti aŭditaj, la enplanton. Tiuj sistemoj estas uzeblaj ankaŭ por malfacile aŭdantuloj. Tiu aparato helpas kompreni kapolon ankaŭ en bruo.[15]

Oni evolvas ankaŭ enan enplanton. Kvar enplantigito havis tiun en 2011.[16]

Komplikadoj[redakti | redakti fonton]

Kiel aliaj kuracaj intervenoj, ankaŭ enplanto de koklea enplanto havas ĝiajn riskojn. Plej gravaj estas:

  • Tinito: tinto aŭ murmurado en orelo
  • Alergio kontraŭ uzitaj materioj
  • Meningito[17][18][19]
  • Morto de ĉeloj malferme de enplanto.[20][21] Kuraca estas alta presa oksigeno.[22]
  • Kapturniĝo, stuporo
  • Sensento de orelo
  • Faca paralizo: Por enplanti la aparaton, oni devas labori ĉe nervoj, kiuj regas movojn de faciaj muskuloj. Dum interveoj ili povas esti lezitaj. La paralizo povas esti tempora aŭ dura, parcia aŭ plena.[23] La ulo povas perdi ankaŭ lian gustsenton el similaj kialoj.
  • Haŭta infekto
  • Sango aŭ alia likvoro en loko de operado

Estas protokolo kun severaj reguloj por decidi, ĉu oni povas ricevi la aparaton. Anomalioj en ena orelo povas malhelpi enplantadon. Pli frue ankaŭ malesto de funkcia aŭdnervo estis malhelpo, sed esploroj en 1980aj jaroj ebligis uzon de koklean enplanto ankaŭ e tiuj kazoj. Blake Papsin kaj liaj helpantoj esploris tiujn kazojn, kaj montris, ke ankaŭ ili povas esti enplantigitaj same sukcese kiel aliaj surduloj.[24] Laŭ Michael Pakdaman kaj liaj helpantoj (2012) meza displasio de ena orelo necesigis pli malsimplan operadon, kaj donis pli malbonan rezulton ol aliaj kazoj.[25]

Eblaj problemoj[redakti | redakti fonton]

  • La sukceso ne certas. Oni povas denove provadi, sed ekspertoj ne povas ĉiufoje rekoni kialon de surdeco, do ankaŭ sukceso de sekunda provo ne estas certa.
  • Eble ĝi ne helpas evolvon. Oni povas ŝanĝi la aparaton.
  • EStas kuracaj esploroj kaj kuracoj, kiuj bezonas removon de la enplanto:
  • Dependo de vivo de elektraj piloj. Eblas, ke oni devas ŝanĝi ilin ĉiŭtage.
  • Eblas difekto de iuj sensoj, gusto kaj senco de ekvilibreco, kiu pliigas falojn kaj glitadojn. Ankaŭ ŝportaj akcidentoj igas pli oftaj.
  • Estas tre multekosta. Iuj socialaj asekuroj eblas la enplanton.[26]
  • La enplanto sintenas en ĉirkaŭaĵo en iuj aparatoj nekalkuleble. Al tiuj apartenas poŝtelefonoj, komputatroj; por malnovaj iloj ankaŭ detektiloj de metaloj, asekuraj sistemoj kaj aeroplanoj.
  • Ŝtatika elektro povas malhelpi aŭ difekti koklean aparaton.
  • Distordas aŭdon: Ĝi ne sanĝas aŭdon de molaj kaj laŭtaj sonoj, nur la aliajn.
  • Iritado: Ekstera parto povas iriti haŭton.
  • Ekstera parto de ilo estas sensibla al akvo, ekscepte de la novaj aparatoj. Oni devas removi eksterajn partojn antaŭ ol li lavas sin, baniĝas aŭ naĝas. Ili povus iĝi kaputaj.

Novaj esploroj kaj evolvoj helpas solvi tiujn problemojn, do novaj aparatoj estas uzeblaj en pli multaj situoj. Novaj metodoj kaj elektrodoj savas ankaŭ la naturan aŭdon. Aliaj celoj estas kurtado de operado, malhelpo de infekto kaj antaŭmalhelpo de komplikoj.[27][28]

Sociologio[redakti | redakti fonton]

Estas opinioj, ke surdeco ne estas difekto, kiun oni kuraci devas, sed alia formo de vivo, kiu estas same valora, ke aŭdanta vivo.[29] La aparato ne povas doni normalan aŭdon, kaj signas la ulon esti malkapabla, do li frustiĝas, anŝtataŭe iĝi surdulo kun sana memfido.[30] Surduloj opinias, ke CI estas atako de aŭdantuloj kontraŭ de kulturo de surduloj.[31] Tiu estas malnova konflikto, kiu montras surdecon kiel kuracendan malkapablon.[32] Ĉar la aŭdo per CI eblas inteligi kaj lerni parolon, tiuj infanoj pleje ne lernas signolingvon, do ili ne povas integriĝi en kulturo de surduloj.[33] Por pli bona sukceso oni enplantiĝas infanojn tial frue, kiel eblas; tiu ne lasas decidi la infanojn, ĉar ili estas tre malgrandaj por decidi.[34] Do oni enplantas laŭ gepatra decido; surduloj disputas etikon de tiu. Per CI oni devigas la infanojn el unu kulturo en alia; tiun nomas surdaj aktivistoj kulturan genocidon.[33]

Aliaj opinioj apogas la aparaton, ĉar ĝi povas doni sentumon, kiun la plimulto havas, kaj kiu gravas en komunikado. Laŭ publikaĵoj la aŭdo per CI estas bona por helpi komunikadon, kaj signolingvo ne estas bezona. Ankaŭ se la familio lernas signolingvon, tiu ankaŭ ne helpas integriĝi en surda komunumo, ĉar tie oni penasas, ke CI murdas ilian kulturon, kaj ili ne volas helpi tiun.[35] Frua enplanto estas la plej sukcesa, la enplantigitaj infanoj pleje insistas al la aparato. Se la infano remanas surda, li povas isologi ankaŭ en lia familio, kaj ne havas ŝancon lerni en sama nivelo kiel aŭdantaj uloj.[36] Kun enplanto oni povas iĝi en aŭdanta socio. Estas landoj, en kiuj postlingvaj surduloj ne povas asimili al antaŭlingvaj surduloj, ankaŭ se ili lernis signolingvon. Ili ankaŭ ne povas igi al ilia aŭdanta komunumo, se ili remanas surdaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Traduko[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cochleáris implantátum en la hungara Vikipedio.

  1. (2000–03) “Drury Interdisciplinary Research Conference”. 
  2. Summerfield AQ1, Marshall DH, Archbold S. (1997). “Cost-effectiveness considerations in pediatric cochlear implantation”, Am J Otol 18 (6 Suppl), p. 166–8. 
  3. Colletti L1, Mandalà M, Shannon RV, Colletti V. (2011). “Estimated net saving to society from cochlear implantation in infants: a preliminary analysis”, Laryngoscope 121 (11), p. 2455–60. doi:10.1002/lary.22131. 
  4. Marshall AH, Fanning N, Symons S, Shipp D, Chen JM, Nedzelski JM (October 2005). “Cochlear implantation in cochlear otosclerosis”, Laryngoscope 115 (10), p. 1728–1733. doi:10.1097/01.mlg.0000171052.34196.ef. 
  5. Rempp, Kerri, "City clerk outsmarts heredity", The Chaldron Record, 2009-06-11. Kontrolita 2009-06-19.
  6. Rempp, Kerri, "City clerk outsmarts heredity", The Chaldron Record, 2009-06-11. Kontrolita 2009-06-19.
  7. Erin C. Schafer, Linda M. Thibodeau (2004). “Speech recognition abilities of adults using CIs interfaced with FM systems”, Journal of the American Academy of Audiology 15 (10), p. 678–691. doi:10.3766/jaaa.15.10.3. 
  8. Tools for Improving Listening Skills, Hope: Cochlear (Re) Habilitation Resources, http://hope.cochlearamericas.com/Tools-for-Improving-Listening-Skills (el Retarkivo 20150613093227)
  9. Offeciers E, Morera C, Müller J, Huarte A, Shallop J, Cavallé L. (Sep 2005). “International consensus on bilateral cochlear implants and bimodal stimulation”, Acta Otolaryngol. 125 (9), p. 918–919. doi:10.1080/00016480510044412. 
  10. . Deaf children: Study shows significant language progress after two cochlear implants (Oct. 24, 2011). news.wisc.edu (2011-10-24). Alirita 25 October 2011.
  11. Cochlear implant maker says hi-fi bionic ear will help the deaf hear music. News.com.au, December 18, 2008.
  12. Nowak, R. (2008). Light opens up a world of sound for the deaf. New Scientist.
  13. UT Southwestern Medical Center (2008, April 28). New Hybrid Hearing Device Combining Advantages Of Hearing Aids, Implants. ScienceDaily. Hozzáférés ideje: December 22, 2008, from http://www.sciencedaily.com/releases/2008/04/080417100013.htm
  14. Gantz, B.G. and Turner, C.W. (2004) Combining acoustic and electrical speech processing: Iowa/Nucleus hybrid implant.Ŝablono:Halott link Acta Otolaryngol 124: 344-347. See also: http://www.nationalreviewofmedicine.com/issue/2006/03_30/3_advances_medicine02_6.html (el Retarkivo 20120501113650)
  15. Turner, C.W., Gantz, B.J., Vidal, C., et al. (2004) Speech recognition in noise for cochlear implant listeners: Benefits of residual acoustic hearing J. Acoust. Soc. Am. Volume 115, Issue 4, pp. 1729-1735.
  16. . Ear implants for the deaf with no strings attached - tech - 04 April 2011 - New Scientist. newscientist.com (2011-04-04). Alirita 5 April 2011.
  17. FDA Public Health Notification: Risk of Bacterial Meningitis in Children with Cochlear Implants. FDA (July 24, 2002). Arkivita el la originalo je 2008-09-25. Alirita 2008-11-09.
  18. Biernath KR, Reefhuis J, Whitney CG (February 2006). “Bacterial meningitis among children with cochlear implants beyond 24 months after implantation”, Pediatrics 117 (2), p. 284–9. doi:10.1542/peds.2005-0824. 
  19. Summerfield AQ, Cirstea SE, Roberts KL, Barton GR, Graham JM, O'Donoghue GM (March 2005). “Incidence of meningitis and of death from all causes among users of cochlear implants in the United Kingdom”, Journal of Public Health 27 (1), p. 55–61. doi:10.1093/pubmed/fdh188. 
  20. Haberkamp TJ, Schwaber MK (January 1992). “Management of flap necrosis in cochlear implantation”, Ann. Otol. Rhinol. Laryngol. 101 (1), p. 38–41. doi:10.1177/000348949210100111. 
  21. Stratigouleas ED, Perry BP, King SM, Syms CA (September 2006). “Complication rate of minimally invasive cochlear implantation”, Otolaryngol Head Neck Surg 135 (3), p. 383–6. doi:10.1016/j.otohns.2006.03.023. Alirita 2009-04-01.. 
  22. Schweitzer VG, Burtka MJ (1990). “Hyperbaric Oxygen Therapy in the Management of Cochlear Implant Flap Necrosis.”, J. Hyperbaric Med 5 (2), p. 81–90. Alirita 2009-04-01.. 
  23. (2002) The Parents' Guide to Cochlear Implants. Gallaudet University Press. ISBN 1-56368-129-3.
  24. (January 2005) “Cochlear implantation in children with anomalous cochleovestibular anatomy.”, The Laryngoscope 115 (1 Pt 2 Suppl 106), p. 1–26. doi:10.1097/00005537-200501001-00001. 
  25. (Dec 1, 2011) “Cochlear Implantation in Children with Anomalous Cochleovestibular Anatomy: A Systematic Review”, Otolaryngology--head and neck surgery : official journal of American Academy of Otolaryngology-Head and Neck Surgery 146 (2), p. 180–90. doi:10.1177/0194599811429244. 
  26. http://www.nyest.hu/hirek/bevezethetik-a-kotelezo-ujszulottkori-hallasvizsgalatot
  27. Gstoettner W, Kiefer J, Baumgartner WD, Pok S, Peters S, Adunka O (May 2004). “Hearing preservation in cochlear implantation for electric acoustic stimulation”, Acta Oto-laryngologica 124 (4), p. 348–52. doi:10.1080/00016480410016432. 
  28. Monksfield P, Husseman J, Cowan RS, O'Leary SJ, Briggs RJ (August 2012). “The new Nucleus 5 model cochlear implant: a new surgical technique and early clinical results”, Cochlear Implants International 13 (3), p. 142–7. doi:10.1179/1754762811Y.0000000012. 
  29. Power D (2005). “Models of deafness: cochlear implants in the Australian daily press”, Journal of Deaf Studies and Deaf Education 10 (4), p. 451–9. doi:10.1093/deafed/eni042. 
  30. NAD Cochlear Implant CommitteeCochlear Implants. Arkivita el la originalo je 2007-02-20.
  31. The Cochlear Implant Controversy, Issues And Debates. CBS News (September 4, 2001). Alirita 2008-11-09.
  32. Lock, M. and Nguyen, V-K., An Anthropology of Biomedicine, Oxford, Wiley-Blackwell, 2010.
  33. 33,0 33,1 Amy E. Nevala (2000-09-28)Not everyone is sold on the cochlear implant. Seattle Post-Intelligencer. Alirita 2009-11-04.
  34. Paul Oginni (2009-11-16)UCI Research with Cochlear Implants No Longer Falling on Deaf Ears. New University. Alirita 2009-11-18.
  35. http://www.nyest.hu/hirek/lehet-e-a-jelnyelv-anyanyelv
  36. Wheeler, A., Archbold, S., Gregory, S.: "Cochlear implants: young people's view" (el Retarkivo 20071007082105), The National Deaf Children's Society & The Ear Foundation, 2007