Koknese

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koknese
Urbo
Kastelruinoj
Oficiala nomo: Koknese
Lando Latvio Latvio
Municipo Aizkraukle
Historia regiono Livonio aŭ Livlando (latve Vidzeme)
Supermara alteco 77 m s. m.
Koordinatoj 56° 38′ 52″ N 25° 26′ 12″ O / 56.64778 °N, 25.43667 °O / 56.64778; 25.43667 (mapo)
Loĝantaro 2 580 (29.01.2021)
Urborajtoj 1277-17-a jarcento, 2021
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-5113
Vikimedia Komunejo: Koknese
Retpaĝo: koknese.lv

Koknese estas urbo en latvia historia regiono Vidzeme, en la oriento de Latvio. Ĝi situas en distrikto Aizkraukle sur la dekstra bordo de la rivero Daŭgavo ĉe la buŝo de Pērse.[1] La distancoj al la plej gravaj centroj estas 14 km de Aizkraukle kaj 102 km de Rigo.[2] Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 2 450 personoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo ĉirkaŭ la Koknese kasteltumulo estas loĝita ekde la 1-a jarmilo a.K.[3]

Ĝis la komenco de la 13-a jarcento, la teritorio de Koknese kasteldistrikto estis parto de la latgala ŝtato Jersika.

Post la Livonia konkero de la krucistoj en la 13-a jarcento, la regiono venis sub la kontrolon de la Arkidiocezo de Rigo. En 1277 Koknese (germane Kokenhusen) akiris urborajtojn kaj poste iĝis membro de la Hansa ligo.

Post la kolapso de Livonio en la 1560-aj jaroj, ĝi venis al la pola Duklando Pārdaugava. Postaj militoj pro Livonia heredaĵo detruis la grandurbon plurajn fojojn, kaj fine de la 17-a jarcento ĝi perdis siajn urborajtojn, transdonis la statuson de loka centro al Jaunjelgava.

En 1721 la regiono venis sub la kontrolon de Rusia Imperio. En 1861, la fervoja linio Rigo-Orjolo estis konstruita laŭ Koknese, sed Koknese ne spertis ajnan specialan prosperon. En la 1930-aj jaroj, Koknese estis granda vilaĝo, la centro de la paroĥo, kun pli ol 500 loĝantoj.

En 1965, la konstruado de la Pļaviņas hidroelektra centralo estis kompletigita kaj granda parto de la Daŭgava kaj Pērse valo malaperis subakve.[1]

En 2021, Koknese denove ricevis urborajtojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo situas en Meza Latvia malaltebenaĵo (latve Viduslatvijas zemiene), apud Daŭgava antikva valo.[4]

Averaĝa temperaturo estas -6,5°C en januaro kaj +17°C en julio. Da precipitaĵo falas 750 mm jare.[4]

Transporto[redakti | redakti fonton]

Tra la urbo pasas fervoja linio Rigo-Moskvo. La aŭtovojo E22/A6 (Rigo-Moskvo) iam pasis tra la urbo, la pretervojo estis konstruita. Aliaj gravaj vojoj estas P80 Rigo-Tīnūži-Koknese kaj P79 Koknese-Ērgļi. Lokaj vojoj estas V996 (Ogre-Viskāļi-Koknese), V920 (Koknese-Suntaži), V915 (Koknese-Bērzaune). Ne ekzistas pontoj super la Daŭgavo sude.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Koknese kastelruinoj kaj parko
  • Ĝardeno de la Destino[5]

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Latvijas Padomju Enciklopēdija - Latva Soveta Enciklopedio, v. 5-1, p. 206-207.
  2. Toponavi.com. Distancoj.
  3. Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 2, p. 89.
  4. 4,0 4,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  5. Visitkoknese.lv

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Koknese en Vikimedia Komunejo