Saltu al enhavo

Kokoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kokosonuksoj aǔ simple kokosoj
Kokosa trunko
Coconut distribution.png
Distribuado de kokosoj (2009)

Kokoso estas frukto de palmo en la familio arekacoj[1], el kiu estas nur unu specio de la genro Cocos, kies scienca nomo estas Cocos nucifera nomata kokospalmokokosujo. Ĝi devenas de la bordoj kaj insularoj de hinda oceano. Palmoj estas 20—30 metrojn alta, kun 6—8m longaj folioj kaj kun spadika infloresko. Ĝiaj grandaj fruktoj havas tre malmolan ŝelon kaj pli precize estas nomataj kokosnuksoj.

La kokosnukso estas botanike drupo, peza ĉirkaŭ 1 kg, diverse utiligata. El la seka pulpo, kiun oni nomas kopron, oni ekstraktas la kokosoleon. Ĉi-lasta servas produkti per dehidratigo kokosbuteron. La korpon de la nukso oni utiligas por fari kokosraspaĵon. La interna kavo de la nukso enhavas dolĉan, helan sukon, kokosakvon. Oni devas distingi du likvaĵojn de kokoso, kokosakvon kaj kokoslakton. El la muelita kokoskarno (pulpo) kaj akvo oni faras blankan kaj grasan likvaĵon, kokoslakton.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Vidu en NPIV [1]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]