Saltu al enhavo

Kola duoninsulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kola (duoninsulo))
Kola duoninsulo
duoninsulo [+]

LandoRusio

AkvejojBarenca maro, Blanka maro

Koordinatoj68° 0′ 0″ N, 36° 0′ 0″ O (mapo)6836Koordinatoj: 68° 0′ 0″ N, 36° 0′ 0″ O (mapo)
Akvokolektejo100 000 km² (10 000 000 ha) [+]
Areo100 000 km² (10 000 000 ha) [+]


Kola duoninsulo (Rusio)
Kola duoninsulo (Rusio)
DEC

Map
Kola duoninsulo
Vikimedia Komunejo:  Kola Peninsula [+]
v • d • r
Ruslingva mapo pri situo de la duoninsulo Kola inter la Barenca kaj la Blanka maroj

Duoninsulo Kola estas granda duoninsulo en nordokcidenta parto de Rusio, sur regiono de Murmansko. Ĝia areo estas ĉirkaŭ 100.000 km2. Ĝi havas la etendiĝon de 300 km x 400 km inter la Blanka kaj la Barenca maroj. Ĝi estas geologie parto de la Balta ŝildo, konsistas el prekambriuma granito kaj gnejso. La duoninsulo riĉas je lagoj kaj riveroj.

Preskaŭ la tutan duoninsulon kovras norde muska kaj likena tundro, kun arkta nana betulo, pli sude etendiĝas marĉa tajgo kun betulo, piceo, pino. La grundo estas maldika kaj havas malbonan kvaliton.

Ekonomie plej gravas la minado de apatito (uzata por fosforaj sterkoj), sed ankaŭ nefelinito (Q1344173, speco de magmorokaĵo, por aluminio), zirkonio, niobio.

Plej granda urbo de la duoninsulo estas Murmansko kun senglacia haveno.

La areo estas maldense loĝata, ĉefe ĉe la bordoj, kie oni fiŝkaptas. En la interna parto de la duoninsulo vivas sameoj kaj okupiĝas pri bredado de norda cervo.

Granda Kola Ekspedicio

[redakti | redakti fonton]

La Granda Kola Ekspedicio de 1887 estis esplorekspedicio farita somere de 1887 de finnaj sciencistoj al la centraj partoj de la Kola Duoninsulo. La iniciaton por la ekspedicio prenis kaj ĝin planis la zoologo Johan Axel Palmén.

La taskoj de la ekspedicio inkluzivis mapadon de la internaj regionoj de la Kola Duoninsulo, esploradon de la limo de la arbarzono, kaj studadon de la faŭno, flaŭro kaj geologio de la regiono. Duono de la financado estis ricevita de Societas pro Fauna et Flora Fennica, kaj la cetero de Universitato de Helsinko kaj privataj personoj.

La ĉefa rezulto de la ekspedicio estis la konstato, ke la Kola Duoninsulo estas multe malpli arkta kaj nordrusa, kaj multe pli firme kaj nature ligita al la finna Laponio, ol oni antaŭe supozis [1].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Uotila, Pertti (2013). “Finnish botanists on the Kola Peninsula (Russia) up to 1918.”, Memoranda Societatis Pro Fauna et Flora Fennica, p. 75–104.