Kolao (planto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kolaonukso)

Kolao (Cola) estas genro de plantoj el familio Malvacoj.

Originale oni apartenigis ĝin al familio Sterkulioidoj (Sterculioideae), sed laŭ sistemo APG II Sterkulioidoj estas konsiderata subfamilio de Malvacoj.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Kolao estas ĉiamverda arbo kun alto ĝis 20 m. Floroj estas malgrandaj, sonoril-formaj kaj kreskas en umbeloj. La frukto estas ledeca aŭ ligneca komponita foliklo el 4 aŭ 5 karpeloj.

La genro enhavas ĉirkaŭ 125 speciojn en tropika Afriko. Kelkaj specioj, plej precipe Kolao brila (Cola nitida) kaj Kolao akrigita (Cola acuminata) estas kultivataj plantoj en Okcidenta Afriko.

Specioj[redakti | redakti fonton]

Entute oni agnoskas ĉirkaŭ 125 specioj de genro Kolao. Kelkaj el ili estas:

Uzo[redakti | redakti fonton]

Semoj de kolao (ĉ. 3 cm je diametro), tiel nomataj kolanuksoj estas konataj pro enhavo de kafeino (ĝis 2.5%) kaj teobromino (ĉ. 0.05%). Pro tio ili estas uzataj en farmacio kaj en produktado de freŝigaj trinkaĵoj (Coca-Cola, Pepsi-Cola ktp.).

Referencoj[redakti | redakti fonton]