Kolega reviziado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la sciencaj fakoj, la kolega reviziado estas la taksado de laboro per homoj, kiuj havas la samajn kompetentecojn kiel la unuaj verkantoj. Ĝia celo estas kontroli kaj plibonigi la sciencajn kvalitojn kaj kredeblecojn de la fakoj.

Diversspecaj taksadoj[redakti | redakti fonton]

Por scienca publikaĵo[redakti | redakti fonton]

Sciencisto kiu skribas artikolon aŭ prelegon publikigu ĝin en sciencan gazeton. Antaŭ la publikigo, aliaj spertuloj relegu la artikolon, kaj decidu ĉu ĝi estas sufiĉe scienc-valida aŭ ne. La spertuloj ĉu proponas plibonigojn, ĉu simple kritikas la neklaraĵojn. La eldonisto poste decidas ĉu la artikolon oni publikigu aŭ ne. Ĉiuokaze la eldonisto resendu ĝin al la verkintoj por plibonigi ĝin. Ĉiu sciencisto kaj publikigu kaj relegu artikolojn. Tio estas tre longa laboro, sed tiel la kvalitoj de la artikoloj estas multe pli bonaj. La proporcio de tuj forĵetitaj artikoloj varias laŭ la gazetoj. La plej popularaj gazetoj (Science kaj Nature) deklaras rifuzi 90% da ili [1].

Por financado de scienca projekto[redakti | redakti fonton]

Antaŭ elspezi monon por financi esplor-projektojn, publikaj aŭ privataj institucioj petas raporton al sciencistoj pri la proponata projekto. Spertuloj pritaksas tiu raporton antaŭ la decido de financado. Tiu taksado gvidas la financistojn en siaj decidoj.

Por evoluado de sciencisto[redakti | redakti fonton]

En multaj landoj, publikajn aŭ privatajn sciencistojn oni evoluadas regule laŭ la kvanto kaj kvalito de iliaj publikaĵoj. Ankaŭ antaŭ dungi novajn sciencistojn, institucioj povas peti al spertuloj taksadi iliajn ĝisnunajn produktaĵojn.

Por kontrolado de sciencistaro[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj produktaĵoj de laboratorio povas ankaŭ estis taksataj de aliaj spertuloj. Ŝtataj institucioj ĝenerale petas tion por decidi ĉu ili plu financas la laboratorion.

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

Eĉ en sciencaj gazetoj oni povas legi kritikojn pri la kolega reviziado. Laŭ Richard Smith, eldonisto de la British Medical Journal [Brita Medicina Gazeto], tiu procezo estas malefika, hazarda, kontraŭkreema, malrapida, multekosta, ktp. Li citis esplorojn, kiuj montras ke la kolega reviziado malavantaĝigas sciencistojn el provincoj kaj evolulandoj.[2]

Komitato pri instruado, lernado kaj esplorado de 7 aŭstraliaj universitatoj eltrovis ke la kolega reviziado malavantaĝas la sciencistojn kiuj eklaboras.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2002) “Decisions, decisions”, Nature Neuroscience (en) (PDF) 5 (10), p. 917. 
  2. "The peer review drugs don't work", Times Higher Education (THE), 2015-05-28.
  3. "Peer review 'works against' early career researchers", Times Higher Education (THE), 2018-07-16.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]