Kolegio Triunuo (Oksfordo)
Kolegio Triunuo | |||||
---|---|---|---|---|---|
kolegio de Universitato de Oksfordo universitata konstruaĵo ![]() | |||||
moto | latine Quod tacitum velis nemini dixeris Tiu kiun vi deziras estu sekreta, diru al neniu | ||||
Informoj | |||||
fondodato | 1555 | ||||
fondinto(j) | Thomas Pope vd | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 51° 45′ 19″ N, 1° 15′ 25″ U (mapo)51.755277777778-1.2569444444444Koordinatoj: 51° 45′ 19″ N, 1° 15′ 25″ U (mapo) | ||||
lando | Britio | ||||
poŝtkodo | OX1 3BH | ||||
Estraro | |||||
ĉefestro(j) | Ivor Roberts ![]() | ||||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
La Kolegio Triunuo (angle Trinity College; plennome The College of the Holy and Undivided Trinity in the University of Oxford, of the foundation of Sir Thomas Pope (Knight)) estas unu el la kolegioj/altlernejoj de la Universitato de Oksfordo en Anglio [1].
Fondite en 1555 fare de Siro Thomas Pope sur la loko de la malnova monaĥa Kolegio Durham, konstruita por benediktanaj monaĥoj. Ĝis 1979, Trinity College estis ekskluzive nur-vira institucio. La Prezidanto de la kolegio estas Ivor Roberts, iama eminenta diplomato kaj ambasadoro.
La ĉefenirejo al la kolegio estas sur Broad Street , inter Balliol College kaj Blackwell's Bookshop , kontraŭ la turniĝo al Turl Street. Malantaŭ Trinity College estas St John's College. Unu el la ĉefaj arkitekturaj famaĵoj de la kolegio estas la kapelo.
Malgraŭ ĝia fizika grandeco, la kolegio estas relative malgranda kun proksimume 400 studentoj. Ĝi estis fondita kiel vira kolegio kaj akceptas virinojn ekde 1979. En 2019, Trinity havis financajn rimedojn de ĉirkaŭ 154.8 milionoj £ [2].
Trinity produktis tri britajn ĉefministrojn kaj estas tria post Christ Church kaj Balliol laŭ la nombro da iamaj studentoj kiuj plenumis oficon.
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
La malantaŭaj gazonoj, rigardante al la ĝardenplaco; La blanka strukturo dekstraflanke en la centro estas provizora manĝoĉambro (2023).
-
La antaŭa kvarcepso
-
Statuo de kardinalo Newman ekster la Ĝardenplaco
-
"La Sovaĝejo"
-
La malnova manĝoĉambro ĉe Trinity College (fermita por renovigado en 2023)
-
Ene de la kapelo
-
Vido de la gazono direkte al Woodham College
-
Konstruaĵo Jackson
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Trinity College | University of Oxford. Alirita 2022-11-02 .
- ↑ Trinity College : Annual Report and Financial Statements : Year ended 31 July 2023. Alirita 12 December 2024 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Historio de la Kolegio Arkivigite je 2009-03-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Google Streetview Travojaĝo de Trinity
- Virtuala Travojaĝo de Trinity Arkivigite je 2012-02-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Kolegio Triunuo JCR
- Kolegio Triunuo MCR
- Boatklubo de Kolegio Triunuo Arkivigite je 2008-09-28 per la retarkivo Wayback Machine