Kolegio de Eŭropo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Kolegio de Eŭropo (angle: College of Europe, france: Collège d’Europe, nederlande: Europacollege) estas sendependa universitata instituto de postbakalaŭraj eŭropaj studoj kun ĉefsidejo en Bruĝo, Belgio. Ĝi havas la statuson de "Institucio de Publika Intereso", laŭ belga juro. Ekde 1992 la kolegio havas kroman, malpli grandan sidejon en Natolin, Pollando.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Kolegio de Eŭropo estis la unua instituto en la mondo kiu organizis postuniversitatajn studojn pri eŭropaj aferoj. Salvador de Madariaga lanĉis dum la Haga Kongreso de 1948 la ideon de kolegio kie la estontaj gvidantoj de Eŭropo povas vivi kaj studi kune. Ĝi estis fondita en 1949 fare de gvidaj eŭropaj personoj, i.a. Salvador de Madariaga, Winston Churchill, Paul-Henri Spaak kaj Alcide De Gasperi.

Grupo de bruĝaj civitanoj gvidataj de pastro Karel Verleye sukcesis altiri la kolegion al Bruĝo. Profesoro Hendrik Brugmans, unu el la intelektaj gvidantoj de la eŭropa movado kaj prezidanto de la Unio de Eŭropaj Federalistoj, iĝis ĝia unua rektoro (1950-1972).

Post la la ŝanĝoj en Centra kaj Orienta Eŭropo, en 1993 dua sidejo estis fondita en Natolin (apud Varsovio, Pollando) kun la subteno de la Eŭropa Komisiono kaj de la pola registaro. La Kolegio nun funkcias kiel unu kolegio - du sidejoj, kaj iama esprimo la spirito de Bruĝo iĝis la spirito de la Kolegio.

La Kolegio origine havis neniun konstantan instruistaron; la kursoj estis instruitaj fare de eminentaj akademiuloj kaj foje registaroficistoj el tuta Eŭropo. Ekde la lastaj du jardekoj, la kolegio havas pli da dungitaj profesoroj.

Akcepta proceduro[redakti | redakti fonton]

Studentoj estas kutime elektitaj de eksterŝtataĵoj en kunlaboro kun la ministerioj de siaj landoj. La nombro da studentoj kutimis esti tre malalta - dum pluraj jardekoj malpli ol 100 - sed pliiĝis ekde la fruaj 1990-aj jaroj. La Kolegio de Eŭropo estas dulingva kaj studentoj devas scipovi la anglan kaj la francan.

Sidejoj[redakti | redakti fonton]

Bruĝo[redakti | redakti fonton]

Sidejo "Dijver"
Sidejo "Verversdijk"

La bruĝaj sidejoj troviĝas en la urbocentro. Bruĝo situas en la nederlandlingva Flandra Regiono de Belgio, sed la Kolegio ne utiligas la nederlandan kiel laborlingvon.

Estas jenaj konstruaĵoj:

Dijver[redakti | redakti fonton]

La ĉefkonstruaĵo kie estas la akeptejo, oficejoj, klasĉambroj kaj la biblioteko.

Verversdijk[redakti | redakti fonton]

Ekde 2007 la Verversdijk-konstruaĵoj disponigas kromajn auditoriojn, instruĉambrojn kaj oficejojn por akademiuloj, esploristoj kaj kunlaborantaro kaj permesos al la kolegio etendi ĝiajn agadojn.

Garenmarkt[redakti | redakti fonton]

La iama hotelo Portinari je Garenmarkt 15 estas nomita laŭ Tommaso Portinari, la bruĝa administranto de la florenca Loggia de Medici en la 15-a jarcento. Ĝi enhavas dek unu loĝejojn por profesoroj kaj kvardek studentajn ĉambrojn, du salonojn en 19-jarcenta stilo, la Salonon de la Rektoro kun 18-jarcentaj murpentraĵoj kaj modernan manĝejon por studentoj.

Loĝejoj[redakti | redakti fonton]

La kolegio havas kelkajn pliajn loĝejojn en la urbocentro. Neniu el la loĝejoj gastigas pli ol 60 studentojn tiel ke ĉiu loĝejo havas sian propran malgrandan multnacian kaj multkulturan medion.

Natolin[redakti | redakti fonton]

Potocki-Palaco en Natolin

La sidejo en Natolin estis establita en 1992, responde al la revolucioj de 1989 kaj en antaŭĝojo de la vastigo de la Eŭropa Unio.

Hodiaŭ, ĝi estas parto de 120-hektara historia parko kaj naturrezervejo - antaŭe la Reĝa Ĉaspalaco de Natolin - situanta en la suda parto de Varsovio, proksimume 30 minutojn per metroo de la urbocentro.

La malnovaj historiaj konstruaĵoj, inkluzive de la grandbieno, la staloj kaj la veturilŝedo, estis adaptitaj al la bezonoj de modernaj tempoj kaj novaj konstruaĵoj estis konstruitaj en harmonio kun la palaco kaj ĝia parko. Fonduso prizorgas la komplekson.

Akademiaj programoj[redakti | redakti fonton]

La unujara programo daŭras de septembro ĝis la fino de junio kaj estas instruita en la angla kaj la franca. Ĝi inkludas prelegojn, esplorseminariojn, laborrenkontiĝojn kaj renkontiĝojn kun eksteraj specialistoj kaj diversajn lingvokursojn. Por akiri la gradon, studentoj devas fari buŝajn kaj skribajn ekzamenojn ĉe la fino de ĉiu semestro, kaj verki 15 ECTS-punktan magistran disertaĵon en la angla aŭ la franca. La disertaĵo donas al studentoj la ŝancon entrepreni individuan esploradon, faritan ĉefe en la dua semestro. La programo estas riĉigita per studvizitoj al la eŭropaj institucioj kaj, por studentoj de Natolin, ankaŭ al najbaraj landoj.

De 1949 ĝis la 1990-aj jaroj, studentoj en Bruĝo povis elekti el tri programoj:

  • Eŭropaj Ekonomiaj Studoj (t.e. studoj de internacia ekonomio kun emfazo de la EU)
  • Eŭropaj Juraj Studoj (t.e. studoj de eŭropa juro)
  • Eŭropaj Politikaj kaj Administraj Studoj (t.e. studoj de politika scienco kaj ŝtatadministrado temiganta la EU)

En la lastaj jaroj, pliaj programoj estis kreitaj: Eŭropaj Internaciaj Rilatoj kaj Diplomataj Studoj.

En Natolin, la studprogramo ofertas kvar programojn:

  • La Eŭropa Interna Merkato
  • La EU kiel Regiona Aktoro (kun fokuso sur Centra kaj Orienta Eŭropo)
  • La EU kiel Monda Aktoro
  • Administrado en la EU

La akademiaj programoj de la Kolegio estas akredititaj fare de la Nederlanda-Flandra Akredita Organizo (NVAO). Ĉiu studprogramo egalas al 66 ECTS-kreditaĵoj.

Gradoj aljuĝitaj[redakti | redakti fonton]

  • Magistro en Eŭropa Juro
  • Magistro en Eŭropaj Ekonomiaj Studoj
  • Magistro en Eŭropaj Politikaj kaj Administraj Studoj
  • Magistro en EU-Internaciaj Rilatoj kaj Diplomataj Studoj
  • Magistro en Eŭropaj Interdisciplinaaj Studoj

Estraroj[redakti | redakti fonton]

  • Administra Konsilio

La Administra Konsilio inkluzivas reprezentantojn de la landoj gastigantaj la du sidejojn kaj de la eŭropaj registaroj. Ĝi estas la plej alta decidinstanco, kaj respondecas pri la aprobo kaj efektivigo de la celoj kaj agadoj de la Kolegio, laŭ la proponoj de la rektoro.

  • Ĉefestraro (Executive Committee)

La Ĉefestraro raportas al la Administra Konsilio. Ĝi certigas la solidan financan kaj administran administradon de la kolegio. La rektoro direktas kaj kunordigas la agadojn de la kolegio, kaj estas helpata fare de la Vicrektoro, kiu respondecas pri la ĉiutaga administrado de la Natolin-sidejo.

  • Akademia Konsilio

La Akademia Konsilio reprezentas la akademian komunumon de la Kolegio kaj certigas la prizorgadon kaj evoluon de altnivelaj instruagado kaj esplorado. Ĝi estas kondukita fare de la rektoro.

Rektoroj[redakti | redakti fonton]

  • Hendrik Brugmans (1906–1997) (1949–1971)
  • Jerzy Łukaszewski (°1924) (1972–1990)
  • Werner Ungerer (°1927) (1990–1993)
  • Gabriel Fragnière (°1934) (1993–1995)
  • Otto von der Gablentz (1930–2007) (1996–2001)
  • Piet Akkermans (1942–2002) (2001–2002)
  • Robert Picht (1937–2008) (a.i. 2002–2003)
  • Paul Demaret (2003 – septembro 2013)
  • Jörg Monar (ekde septembro 2013)

Vicrektoroj[redakti | redakti fonton]

  • Ettore Deodato (1993)
  • David W. Lewis (1994–1996)
  • Jacek Saryusz-Wolski (1996–1999)
  • Piotr Nowina-Konopka (1999–2004)
  • Robert Picht (a.i. 2004–2005)
  • Robert Picht (2005–2007)
  • Ewa Ośniecka-Tamecka (2007– )

Prezidantoj de la Administra Konsilio[redakti | redakti fonton]

Eks-studentoj[redakti | redakti fonton]

Nick Clegg
Enzo Moavero Milanesi
Valerie Plame
Ursula Plassnik
Stephen Kinnock, edzo de Helle Thorning-Schmidt
Nikola Poposki

Eks-studentoj de la Eŭropa Kolegio en Bruĝo inkludas:

  • Gaetano Adinolfi, eksa vic-ĝenerala sekretario de la Konsilio de Eŭropo
  • Alberto Alemanno, juristo
  • Frans Alphons Maria Alting von Geusau, nederlanda juristo kaj diplomato
  • Bernadette Andreosso-O'Callaghan, ekonomikistino
  • Peter Arbo, norvega sciencisto
  • Árni Páll Árnason, islanda ministro pri ekonomio
  • Ioanna Babassika, greka advokatino
  • Ledi Bianku, juĝisto ĉe Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj
  • Margunn Bjørnholt, norvega sociologo
  • Iwo Byczewski, pola politikisto kaj diplomato
  • Geert Van Calster, belga juristo
  • Sofie Carsten Nielsen, dana ministro
  • Franz Ceska, aŭstria diplomato
  • Poul Skytte Christoffersen, dana diplomato
  • Nick Clegg, brita politikisto, eksa membro de la Eŭropa Parlamento
  • Luc Coene, ekonomikisto, estro de la Nacia Banko de Belgio
  • Karl Cox, vicprezidanto de Oracle Corporation
  • Martin Donnelly, brita ŝtatoficisto
  • Niels Egelund, dana diplomato
  • Jonathan Faull, ĝenerala direktoro ĉe la Eŭropa Komisiono
  • Nigel Forman, brita politikisto
  • Gabriel Fragnière, svisa sciencisto
  • Louise Fréchette, vic-ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj
  • Francesco Paolo Fulci, eksa itala diplomato, nur prezidanto de Ferrero SpA
  • Otto von der Gablentz, germana diplomato
  • Luis Garicano, brita ekonomikisto
  • Miriam González Durántez, hispana advokato, edzino de Nick Clegg
  • Fiona Hayes-Renshaw, brita sciencistino
  • Chris Hoornaert, belga reprezentanto ĉe OEKE
  • Simon Hughes, brita politikisto kaj parlamentano
  • Marc Jaeger, jugisto ĉe EU
  • Josef Joffe, germana eldonisto
  • Claudia Kahr, juĝisto ĉe aŭstria konstitucia kortumo
  • Stephen Kinnock, direktoro de Monda Ekonomia Forumo
  • Berno Kjeldsen, dana ambasadoro
  • Lars-Jacob Krogh, ĵurnalisto
  • Jo Leinen, germana membro de la Eŭropa Parlamento
  • Christian Lequesne, profesoro pri eŭropa politiko
  • Leif Terje Løddesøl, eksa estro de Statoil
  • Sylvie Lucas, luksemburga diplomato
  • Aude Maio-Coliche, ambasadoro
  • Manuel Marín, eksa prezidanto de la Eŭropa Komisiono
  • Thomas Mayr-Harting, ambasadoro
  • Ian McIntyre, brita ĵurnalisto
  • David McWilliams, irlanda ekonomikisto kaj ĵurnalisto
  • Monique Meche, vic-prezidanto de Amazon.com
  • Holger Michael, germana ambasadoro
  • Enzo Moavero Milanesi, itala ministro
  • Goenawan Mohamad, indonezia poeto
  • Juan Moscoso del Prado, hispana parlamentano
  • Jon Ola Norbom, eksa norvega ministro pri financoj
  • Jim Oberstar, usona parlamentano
  • Mary O'Rourke, juristo
  • David O'Sullivan, eŭropa diplomato
  • Valerie Plame, eksa CIA-oficisto
  • Ursula Plassnik, aŭstria politikistino
  • Nikola Poposki, makedonia ministro kaj diplomato
  • Xavier Prats Monné, EU-oficisto
  • Torolf Raa, eksa norvega ambasadoro
  • Carine Van Regenmortel, belga advokato
  • Philippe Régnier, kanada profesoro
  • Princo Albert Rohan, eksa aŭstria diplomato
  • Margaritis Schinas, greka membro de la Eŭropa Parlamento
  • György Schöpflin, hungara politikisto
  • Guy Spitaels, belga (valona) politikisto
  • Alexander Stubb, finna politikisto
  • Helle Thorning-Schmidt, dana ĉefministro
  • Didrik Tønseth, eksa norvega ambasadoro
  • Grafo Ferdinand Trauttmansdorff, aŭstria diplomato
  • Loukas Tsoukalis, greka profesoro
  • Andrew Tyrie, brita parlamentano
  • Helmut Türk, jugisto ĉe Internacia Tribunalo por Mara Juro, eksa ambasadoro
  • Werner Ungerer, germana diplomato, rektoro de la Kolegio 1990-1993
  • Robert Verrue, ĝenerala direktoro ĉe la Eŭropa Komisiono
  • Alexander Walker, brita filmkritikisto
  • Helen Wallace, Lady Wallace of Saltaire, brita eksperto pri eŭropaj studoj
  • Bruno de Witte, profesoro pri eŭropa juro
  • Marc van der Woude, juĝisto ĉe eŭropa kortumo
  • Adrien Zeller, franca politikisto, eksa ministro
  • Jaap de Zwaan, nederlanda diplomato

Eks-studento de Natolin estas Alyn Smith, skota membro de la Eŭropa Parlamento.

Promocioj[redakti | redakti fonton]

Ĉiu akademia jaro estas nomita laŭ patrono kaj referita kiel promocio. La akademia jaro estas malfermita fare de elstara eŭropa politikisto, referita kiel la Orateur. Estis i.a. Angela Merkel, David Miliband, Jean-Claude Juncker, Javier Solana, José Manuel Barroso, Valéry Giscard d'Estaing, Juan Carlos I de Hispanio, Margaret Thatcher kaj François Mitterrand.

En 2013-2014 la patrono estis Voltaire kaj la Orateur-oj Íñigo Méndez de Vigo (Bruĝo) kaj Bronisław Komorowski (Natolin).

Profesoroj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj el inter la profeseroj estas Bronisław Geremek, Stefan Collignon, Alexander Stubb kaj Norman Davies.

Esplorado[redakti | redakti fonton]

La kolegio gastigas plurajn akademiajn katedrojn. Ĝi publikigas librojn, laborpaperojn kaj akademian revuon Collegium, dediĉitan al la eŭropa integrado.

Konferencoj[redakti | redakti fonton]

Internaciaj konferencoj okazis en la Kolegio ekde ĝia fondo. Tiuj okazaĵoj fariĝis forumoj por klera diskuto en temoj komplementaj al la akademia kompetenteco de la kolegio, kiel la ĉiujara konferenco pri Humana Juro, organizita en kunlaboro kun la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco.

Kunlaboro[redakti | redakti fonton]

Ekde la fruaj 1980-aj jaroj, la Kolegio evoluigis signifan agadon pri konsilado, precipe en la kampo de Eŭropunia juro.

Dum la pasintaj 10 jaroj la Eŭropa Kolegio partoprenis en multjaj kunlaborprojektoj financitaj de diversaj EU-programoj.

La kolegio komencis organizi profesiajn trejnadkursojn kaj seminariojn pri temoj rilataj al eŭropa integrado kun partneroj kiel profesiaj unuiĝoj, privataj firmaoj kaj administracioj.

Estas intensa kunlaboro kun la bruĝa filio de la Universitato de la Unuiĝintaj Nacioj (UNU).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Karel Verleye, De stichting van het Europacollege te Brugge (La fondo de la Kolegio de Eŭropo en Bruĝo), Stichting Ryckevelde, 1989.
  • Dieter Mahncke, Léonce Bekemans, Robert Picht, The College of Europe. Fifty Years of Service to Europe (La Kolegio de Eŭropo. Kvindek jaroj da servado al Eŭropo), College of Europe, Bruges, 1999. ISBN 9080498319. Enhavas liston de ĉiuj diplomitoj el la jaroj 1949–1999.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]