Kolegio de Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kolegio de Francio
lernejo
moto Docet omnia
Instruas ĉion
Informoj
fondodato 1530
fondinto(j) Francisko la 1-a de Francio vd
Situo
Geografia situo 48° 50′ 57″ N, 2° 20′ 44″ O (mapo)48.8491666666672.3455555555556Koordinatoj: 48° 50′ 57″ N, 2° 20′ 44″ O (mapo)
lando Francio
urbo Parizo
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
• Konsorcio Couperin
• Fédération et Ressources sur l'Antiquité
• ORCID
• Asocio Universitata de Franclingvio vd
filioj
• Chimie de la Matière Condensée de Paris
• Kastler–Brossel Laboratory
• Center for Interdisciplinary Research in Biology
• Centre d'études Turques, Ottomanes, Balkaniques et Centrasiatiques
• Orient et Méditerranée, Textes, Archéologie, Histoire
• Pathologie et Virologie Moléculaire
• Proche-Orient, Caucase : Langues, Archéologie, Cultures vd
jura formo public scientific, cultural or professional establishment vd
Kolegio de Francio (Parizo)
Kolegio de Francio (Parizo)
DEC
Kolegio de Francio
Kolegio de Francio
Map
Kolegio de Francio
vdr
Korto de la Kolegio de Francio
La ĉefa enirejo de la Kolegio de Francio, kaj la placo de Marcelin Berthelot
Sorbono kaj Kolegio de Francio sur la urbo-plano de Parizo
La Kolegio de Francio, ĉe la placo de Marcelin-Berthelot
Pola poeto Adam Mickiewicz
Monumento de Jerzy Grotowski, en Opole (Pollando)
Frédéric Joliot-Curie en 1935

La Kolegio de Francio (france, Collège de France) estas grava centro de supera instruado kaj esploroj en Parizo.

Francisko la 1-a (Francio) fondis la Kolegion en 1530 kiel alternativo al la universitato Sorbono, por stimuli la studon de fakoj kiel matematiko kaj la antikva greka kaj hebrea lingvoj. Ĝi akiris sian nunan nomon en 1870. Antaŭaj nomoj estis Collège Royal (Reĝa Kolegio), Collège des Trois Langues (Kolegio de tri lingvoj), Collège National (Nacia Kolegio) kaj Collège Impérial (Imperia Kolegio).

La Kolegio famas pro la instruo kaj la esploro de la sciencoj kaj ĝia celo estas "instrui la sciencon dum ĝi evoluas". Pro tio, la profesoroj estas inter la plej eminentaj esploristoj de Francio. Ĝi unikas pro du kialoj: ĝi ne donas diplomojn; kaj ĉiu ajn rajtas ĉeesti la plejparton de la kursoj kaj prelegoj.

La profesora personaro de la Kolegio konsistas el 52 homoj, elektitaj de la profesoroj mem. Inter la fakoj instruataj estas matematiko, fiziko, kemio, biologio, historio, arkeologio, lingvistiko, orientaj studoj, filozofio kaj societaj sciencoj. Estas du katedroj por alilandaj profesoroj invitataj por prelegi. La Kolegio posedas gravan bibliotekon por esploristoj.

Universitataj instruistoj de la Kolegio de Francio[redakti | redakti fonton]

  • humanistoj:

pola poeto Adam Mickiewicz, Ernest Renan, Lucien Febvre, Paul Valery, Raymond Aron, Alfred Loisy, Henri Bergson (franco kun pol-irland-juda deveno), Jean-François Champollion, Claude Lévi-Strauss (franco kun jud-alzaca deveno), Michel Foucault, Jerzy Grotowski (pola reĝisoro, teoriulo pri teatro, pedagogo kaj kreinto de aktora metodo. Unu el la plej grandaj reformistoj de la teatro de la 20-a jarcento. Kreis en Vroclavo (Pollando) la Teatron Laboratorio. Honora civitano de la pola urbo Opole, kie omaĝas lin bronza monumento, vidu la apudan foton.)

  • universitataj instruistoj de ekzaktaj kaj naturaj sciencoj:

Frédéric Joliot-Curie, Claude Cohen-Tannoudji, Jean Dausset, Jean Baptiste Joseph Delambre, Pierre-Gilles de Gennes, François Jacob, Pierre-Louis Lions, Jean-Marie Lehn, Jacques Monod, Alain Connes, Marcellin Berthelot (franca kemiisto, eseisto, historiisto de sciencoj, politikisto kaj esperantisto. Li estis ministro de publika instruado (1886-1887) kaj ministro de eksterlandaj aferoj (1895-1896). Li apartenis al la patrona komitato de Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE), kies prezidanto estis generalo Hippolyte Sebert. Li estis membro de Hungara Scienca Akademio).