Kolektiva agado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kolektiva agado estas la kombinaĵo de agadoj, rimedoj kaj kapabloj de individuoj ene de ununura kadro kiu celas atingi komunajn celojn kiuj estas utilaj al la tuto.

La bezono de kolektiva agado devenas de tio, ke kelkfoje la individuo sole ne kapablas atingi iujn celojn rilatajn al sia vivo kaj konduto, kiel lia sekureco, la kvalito de sia medio, la edukado de siaj infanoj kaj pli. Estas aliaj celoj, kiujn la individuo ne povas plenumi per si mem, ĉar li bezonas la konsenton kaj subtenon de la "kolektivo".

Por pliigi la ŝancon, ke kolektiva ago sukcesos atingi siajn celojn, necesas certigi, ke la nombro de partoprenantoj en ĝi estu kiel eble plej granda. Ju la nombro de partoprenantoj pligrandiĝas, despli ankaŭ kreskas la financaj kaj homaj rimedoj necesaj por atingi la komunajn celojn. Krome, necesas kulturi senton de "aparteno al grupo" inter individuoj, kiu estas esprimita en reciproka konfido, sindonado, alpreno de homaj valoroj kaj aplikado de bonaj homaj rilatoj kaj optimismo, kiu pliigas la ŝancojn de sukceso de kolektiva agado.

Laŭ George Herbert Mead, unu el la fondintoj de socia psikologio, la socia organismo ne estas reala individuo, sed socia grupo de individuaj organismoj. Tio estas, la socia individuo ĉiam estas metita ene de socia grupo. Socia ago estas kolektiva ago, en kiu partoprenas du aŭ pli da homoj. Simile, la socia objekto estas kolektiva objekto kiu havas komunan signifon por ĉiuj partoprenantoj. Certe estas multaj specoj de sociaj agadoj, iuj tre simplaj kaj iuj kompleksaj. La vivo de socio enhavas en si la gamon da ĉiaj sociaj agadoj je ĉiuj niveloj de komplekso.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]