Kolektiva negocado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kolektiva negocadoKolektiva kontratado estas procezo de negocado inter dungantoj kaj grupo de dungitoj cele al atingo de interkonsentoj por reguli la salajrojn, la laborkondiĉojn, eble la profitojn, kaj aliajn aspektoj de la kompensado kaj rajtoj de la laboristoj. La interesoj de la dungitoj estas komune prezentataj fare de reprezentantoj de sindikato(j) al kiu(j) la dungitoj tute aŭ parte apartenas. Normale tiu sistemo funkcias ene de proceduro establita de la laborjuro propra de la lando.

Estas alia sistemo nome rekta agado, kiu konsistas en rekta negocado inter la dungistoj kaj la dungitoj sen perado de sindikatoj aŭ ŝtataj funkciuloj. Tiukadre la laboristoj elektas en asembleo siajn reprezentantojn por la negocado.

La kolektivaj interkonsentoj atingitaj pere de tiuj negocadoj kutime establas skalojn de salajroj, laborhorojn kaj semajntagojn, laborvicojn, trejnadon, sanon kaj sekurecon, kromlaboro, plendomekanismojn, kaj rajtojn por partpreno en la aferoj de la laborloko aŭ de la kompanio.[1]

La sindikato povas negocadi kun unusola dungisto (kiu estas tipe reprezentanta la posedantaron de la entrepreno) aŭ povas negocadi kun grupo de negocistoj, depende de la lando, por atingi sektornivelan interkonsenton. La kolektivaj interkonsentoj funkcias kiel laborkontrakto inter dungisto kaj unu aŭ pliaj sindikatoj. Kolektiva negocado konsistas el la procezo negocado inter la reprezentantoj de sindikato (respektive rekte de la laboristoj) kaj de dungistoj (ĝenerale reprezentataj de administristo, aŭ, en kelkaj landoj kiel Aŭstrio, Svedio, Hispanio kaj Nederlando, de dungistaro - asocio de dungistoj -) rilate al ĉiaj laborkondiĉoj kaj eĉ al la rajtoj kaj respondeco de la kontraktantaj sindikatoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]