Kolektivigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kolektivigo (de la latina vorto collectivus - kolektata) estas la (perforta) kunligo de antaŭe individuaj agrikulturaj produktounuoj al ŝtataj aŭ kooperativaj produktounuoj, do la kunigon de agrikulturaj areoj, uzinoj al kolektivaj aŭ ŝtataj uzinoj.

Ĉefe en socialistaj ŝtatoj kiel la tiutempa Sovetunio, la kolektivigo estis antaŭenigata per ŝtata premo kaj parte per polica perforto. Dum la epoko de Stalinismo en Sovetunio ekde la jaro 1928 kaj sub la gvido de Mao Zedong en la Popola Respubliko Ĉinio inter la jaroj 1958 kaj 1961, pro la perfortaj kolektivigoj estis mortigitaj milionoj da homoj.

Aliflanke en la historio ankaŭ ekzistis kolektivigoj kiuj ne estis ŝtate premitaj sed faritaj pro anarkiismaj motivoj, ekzemple en Hispanio dum la enlanda milito de 1936 ĝis 1939.

En GDR la perforta kolektivigo pro premo de la ŝato Sovetunio okazis inter la jaroj 1952 kaj 1960. La 31-an de majo 1960 ĝi deklariĝis finfarita. Ĝis tiu tago fondiĝis kooperativoj, kiuj produktis sur 83,6 procento de la kultiveblaj agroj. En la lastaj tri monatoj, nomataj "socialisma printempo" (germane "Sozialistischer Frühling") la lastaj 400.000 memstaraj agrikulturistoj estis premitaj en socialismajn agrikulturajn produktokolektivejojn. En tiuj tri monatoj 200 kamparanoj suicidis kaj 15.500 fuĝis al okcidenta Germanio.[1] En la germana urbo Kyritz la 25-an de aprilo 2010 estis inaŭgurita monumento honore al agrikulturistoj, kiuj iĝis viktimoj de la devigita kolektivigado.[2]

Literaturo

Jens Schöne. Frühling auf dem Lande?: Die Kollektivierung der DDR-Landwirtschaft. ("Printempo en la kamparo? La kolektivigo de la agrikulturo de GDR") Berlino: Links-Verlag, 2005.

Notoj

  1. "Das war ein großes Unrecht". Zwangskollektivierung vor 50 Jahren (""Jen granda maljusto". Perfortaj kolektivigoj antaŭ 50 jaroj"). Thüringische Landeszeitung, 26-a de aprilo 2010
  2. Mechthild Küpper:Kyritz. Böhmer und der fünfte Agitator ("Kyritz. Böhmer kaj la kvina agitanto"). Frankfurter Allgemeine Zeitung, 26-a de aprilo 2010

Vidu ankaŭ