Saltu al enhavo

Koleregĉambro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koleregĉambro estas komerce funkciigata loko kie homoj povas eligi sian koleron detruante objektojn [1][2].

Koleregaj ĉambroj ofte konsistas el imitaj salonoj kaj kuirejoj kun meblaro kaj aparatoj kiel ekzemple televidiloj kaj skribotabloj. Detruigaj iloj kiel martelo, basbalbatilohakilo povas esti uzataj. Foje klientoj rajtas alporti siajn proprajn havaĵojn por esti detruitaj [3].

La unuaj koleregĉambroj verŝajne malfermiĝis en Japanio en 2008 aŭ pli frue [4]. En Usono, la unua koleregĉambro malfermiĝis en Dallas en 2008.

En psikologio, la hipotezo ke aktorado de agresemo kaŭzas redukton de negativaj emocioj (kolero, kolerego) estas studita sub la esprimo katarso [5]. Ĝi estas konsiderita kiel plejparte refutita. Psikologia esplorado montras praktike neniujn signojn de la utilaj efikoj de "ellasado" kolero [6].

En januaro 2017, studo pri kolerĉambroj gviditaj fare de Michael Stevens montris ke ili ne estas helpemaj en kontrolado de kolero kaj, en kelkaj kazoj, povas igi partoprenantojn eĉ pli koleraj.

Plejparte, koleregaj ĉambroj estas pli bonaj por trankviligo de streso ol traktanta realan koleron aŭ koleregon. La strestrankviliganta efikon povas enparte esti pro la fizika ekzercado [7].

Eblaj kialoj por daŭre viziti koleregan ĉambron inkluzivas la deziron havi novan sperton, aŭ simple por distro.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]