Koletedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Colletes cuniculariusen la nestenirejo.
Colletes phaceliae.
Colletes compactus.
Colletes speculiferus.
Colletes thysanellae.

KoletedojColletidae estas familio de abeloj, kiuj estas ofte referencataj kolektive kiel gipsistaj abeloj, pro la metodo mildigi la murojn de siaj nestoĉeloj per sekreciaĵoj aplikitaj per siaj buŝopartoj; tiuj sekreciaĵoj sekiĝas kiel celofaneca garnaĵo. La kvin subfamilioj, 54 genroj, kaj ĉirkaŭ 2000 specioj estas ĉiuj evidente solemaj, kvankam multaj nestas grege. Du el la subfamilioj, Eŭriglosenoj kaj Hilaeenoj, ne havas la eksterajn polen-portajn aparatojn (nome skopoj) kiuj aliflanke karakterizas plej el la abeloj, kaj anstataŭe portas la polenon en siaj kropoj. Tiuj grupoj, kaj plej el la genroj de tiu familio, havas likvajn aŭ duonlikvajn polenamasojn el kiuj la larvoj disvolviĝas.

Ili povas troviĝi tra la tuta mondo, sed plej specioj vivas en Sudameriko kaj Aŭstralio. Ĉirkaŭ 50% el la abelspecioj kiuj vivas en Aŭstralio apartenas al tiu familio. Nur la genroj Colletes kaj Hylaeus povas troviĝi en Eŭropo, dum en Nordameriko, aldone al tiuj du, troviĝas ankaŭ la genroj Caupolicana, Eulonchopria kaj Ptiloglossa.

Aŭstraliaj genroj estas Euhesma, granda genro, kies membroj disiĝis en aliaj genroj kiel Euryglossa kaj Callohesma.[1]

Tradicie, tiu familio supozite estas la plej "primitivaj" inter vivantaj abeloj, supozo bazita ĉefe sur la similecoj de siaj buŝopartoj (la unika posedo inter abeloj de duloba lango) al tiuj de Krabronedoj (nome putativaj prauloj de abeloj), sed pli ĵusaj molekulaj studoj malakceptis tiun hipotezon, metante la Melitedojn (sensu lato) kiel la baza grupo de abeloj.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Michener, Duncan Charles. (2000) The bees of the world. JHU Press, p. 216–7. ISBN 978-0-8018-6133-8.
  2. (2006) “The history of early bee diversification based on five genes plus morphology”, Proc Natl Acad Sci U S A 103 (41), p. 15118–23. doi:10.1073/pnas.0604033103.