Kolima (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kolima estas rivero en nordorienta parto de Siberio. Ĝi fontas sur la Ojmjakon-altebenaĵo, longas ĉ. 2129 km, havas la akvokolektan areon de ĉ. 650 000 km². Komence ĝi fluas en ravinoj, poste elpaŝas post Zirjanka al la marĉa Kolima-ebenaĵo kaj fluas nordorienten al la Orient-Siberia maro.

Ĝi ofte inundas la areon pro la estiĝantaj glaciaj baraĵoj.

La sola ekonomia agado estis la orminado ĉe la supra parto de la rivero. En la gulagoj de Kolima mortis multaj homoj inter 1932 kaj 1954.