Kolmara Sako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Usonaj kaj francaj fortoj ĉe Rouffach, februaro 1945. La kunigo de tiuj du fortoj disigis la Kolmaran Sakon.

La Kolmara Sako (en franca: Poche de Colmar; en germana: Brückenkopf Elsass) estas la areo tenita en centra Alzaco, Francio, ĉirkaŭ Kolmaro, de la Germana 19a Armeo el novembro 1944 al februaro 1945, kontraŭ la Usona 6a Armegrupo (6a AG) dum la Dua Mondmilito. Ĝi estis formita kiam la 6a AG liberigis sudan kaj nordan Alzacon kaj apudan orientan Lorenon, sed ne povis klarigi centran Alzacon. Dum Operaco Nordwind en decembro 1944, la 19a Armeo atakis norden el la Sako en subteno de aliaj germanaj fortoj kiuj estis atakante suden el Sarlando en norda Alzaco. Fine de januaro kaj komence de februaro 1945, la Franca Unua Armeo (plifortigita de la Usona 21a Korpuso) klarigis la Sakon el germanaj fortoj. La francoj perdis 13 390 homojn kaj la usonanoj 8 000, dum la germanoj inter almenaŭ 22 000 kaj eble ĝis 38 500.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

26.01.1945: usona soldato Audie Murphy pafmortigis en Kolmara Sako 240 germanajn soldatojn (multe pli vundis kaj malliberigis), kio certigis al li Medalon de Honoro - nacia heroo kaj unu el la plej famaj kaj medalitaj usonaj soldatoj de la milito (li ensaltis en flamantan tankon kun brulaĵo kaj municio, kiu povus eksplodi, kaj uzis maŝinpafilon)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Boussard, Leon (1946). La 1re D.F.L.: épopée d'une reconquête juin 1940-mai 1945 (in French). Bobigny (Seine): L'Imprimerie de Bobigny. OCLC 11648496.
  • Clarke, Jeffrey J; Smith, Robert Ross (1993). Riviera to the Rhine. United States Army in World War II. Washington: Center of Military History, United States Army. ISBN 0-16-025966-5.
  • Gaujac, Paul (1986). L'Armée de la Victoire. Volume IV. Paris: Charles-Lavauzelle. ISBN 2-7025-0144-3.
  • De Lattre de Tassigny, Jean (1952). The History of the French First Army. London: George Allen and Unwin. OCLC 1283474.
  • Weigley, Russell F (1981) [1974]. Eisenhower's lieutenants : the campaign of France and Germany, 1944-1945. Bloomington: Indiana University Press. ISBN 0-253-13333-5.