Koloĉava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Miĵgirja en Transkarpatio
Preĝejo de Koloĉava
Emblemo de Koloĉava

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Koloĉava, ukraine Колочава, hungare Alsókalocsa, slovake Kolčava estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Miĵgirja. Ankoraŭ unu vilaĝo apartenas al la municipo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Koloĉava situas en valo de rojo, laŭ ĉefvojo Ustj-Ĉorna-Buŝtino. Miĵgirja troviĝas 26 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1365. Longe estis tie nur farmoj. Alsókalocsa ekde 1526 apartenis al fortikaĵo de Ĥust (urbo). Epidemioj okazis en 1600, 1648, 1700, dume en 1657 la poloj detruis la vilaĝon. En 1910 loĝis en Alsókalocsa 2979 da homoj, 2658 rutenoj, 255 germanoj. Ĝis 1920 Alsókalocsa apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Ökörmező, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Koloĉava/Alsókalocsa. Ekde 1945 Koloĉava apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]