Kolo
Kolo | |
---|---|
Homa kolo
| |
klaso de anatomia unuo | |
latine | collum |
Kolo estas la parto de la korpo de multaj vertebruloj inter la kapo kaj torso aŭ trunko. Kolo de ĉiuj vertebruloj, do ankaŭ la homa kolo kaj eĉ ĝirafa, havas 7 vertebrojn. Escepto estas kelkaj bradipoj, kun ses ĝis naŭ kolaj vertebroj.
Geografie oni uzas la vorton "kolo" por nomi mallarĝejon de tero aŭ akvo inter du pli larĝaj lokoj, parolante pri markolo resp. terkolo.
Vidu ankaŭ
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri kolo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Li havas la kapon fortike sur la kolo. ” „ Mizero piedojn sanigas, kolon elastigas. ” „ Ne iras hakilo al kolo humila. ”